Mirindas asesinas (Esperante: Murdistaj Mirindoj) estas mallonga filmo de Álex de la Iglesia, filmita en Erandio, Eŭskio, en 1990.

Mirindas asesinas
mallonga filmo
Originala titolo Mirindas asesinas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1991
Ĝenro horora filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Jorge Guerricaechevarría
Scenaro Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Rolantoj Álex Angulo • Saturnino García • Ramón Barea
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Viro eniras en trinkejo, kaj petas trinkaĵon Mirinda. Poste, post miskompreno, la kliento komencas murdi ĉiujn en la trinkejo. Plimulto de la miskomprenoj rilatas al pragmatiko, nome diferenco inter tio dirita kaj tio celita. La unua miskompreno temas, ke la kliento petis trinkaĵon, sed ne diris, ke li aĉetos; tial li murdas la kelneron. Poste li demandas al alia kliento ĉu li havas horon kaj la demandito respondas dirante la horon, tial li murdas ankaŭ tiun; kaj tiel plu. Kurioze novalvenintoj eĉ ne rimarkas, ke estas murditoj.

La aspekto de la murdinto estas de bona trankvila persono, sed laŭ la tempopaŝo oni malkovras, ke aspekto povas trompi. La kurto montras en nur 12 minutoj la senintereson kiujn povas montri kelkaj personoj pri sia ĉirkaŭo kaj atentomanko dum aŭskultado al aliuloj. Fakte la plej banalulo hazarde ĝuste respondas al la kaptilaj demandoj eĉ se malafable kaj tial li savas sian vivon. Dume kliento (Saturnino García) devas anstataŭi la murditan kelneron, dum li panikas pro sia ebla malĝusta reago kaj konsekvenca propra murdo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj kaj roluloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Originala filmo: [1]
  • Esperanta dublaĵo de la filmo: [2]