Mirtilo - (latine Myrtilus) estis en la helena mitologio filo de dio Hermeso.

Mirtilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Hermeso
Patrino Cleobule
vdr

Li estis trenisto de la reĝo Enomao en elisa urbo Piso.

Eble li al sia reĝo longe honeste servis, sed antaŭ la lasta veturo li la reĝon perfidis: pro deziro de Pelopso, kiu klopodis edziniĝi al Enomaa filino Hipodamio, suprentiris radstifton el la akso, la rado proksime de la celo eliĝis kaj la reĝo mortiĝis. Sed aliaj versioj prezentas, ke subaĉetis lin Hipodamio mem, kiu ege volis Pelopson edziniĝi.

Sed li ne longe ĝojis pro io post sia faro. Nome Pelopso parte vidis en li malindan atestanton, parte Mirtilo postulis grasan rekompencon, onidire eĉ volis akiri duonon de la reĝolando, aliaj interflustris, ke eĉ ĝenis Hipodamion. Do, post nelonga tempo okazis al li "incidento", Pelopso puŝis lin de roko.

Kiu el la motivoj estis la plej grava, estas jam malfacile diri, sed estas vera, ke Mirtilo sukcesis antaŭ sia morto Pelopson kaj lian tutan familion malbeni. Pri kulminigo de la malbeno zorgis Mirtila patro, dio Hermeso. Do okazis, ke perforte forlasis la mondon filoj de Pelopso Atreo kaj Tiesto kaj en plua generacio ankaŭ mikenaj reĝoj Agamemno kaj Egisto.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Myrtilos en la ĉeĥa Vikipedio.