Mitomanio estas, laŭ PIV 2020, "psika malekvilibro, karakterizata de emo al falsado de la vero, al mensogo, fabelado k simulado."[1] Alivorte, ĝi estas la konduto kutime, kvazaŭ devigate mensogi.[2][3]

La rakontoj de barono Munchausen estas simbolo de mensogo kaj ruzeco.

Ĝi estis unue priskribita en la medicina literaturo en 1891 de Anton Delbrueck.[3] Kvankam ĝi estas polemika temo, mitomanio estas difinita kiel "falsado tute misproporcia al iu ajn videbla celo, kio povas esti vasta kaj tre komplika kaj povas montriĝi dum pluraj jaroj aŭ eĉ vivdaŭro".[2]

Kontraste al ĉiutagaj mensogoj, patologia mensogo ne montras klaran eksteran motivon por la konduto.

Karakterizaĵoj redakti

La difinaj karakterizaĵoj de mitomanio inkludas:

  • Interna motivo por la konduto ne povas esti psikoterapie determinita: ekz., longedaŭra eldevigado aŭ kutima geedza mistraktado povus kaŭzi, ke iu multfoje mensogadas, sen ke la mensogado estas patologia simptomo.[3]
  • La rakontoj tendencas prezenti la mensogulon favore. Mitomaniuloj "ornamas sian propran personon" per dirado de rakontoj, kiuj prezentas ilin kiel heroojviktimoj. Ekzemple, iu povas prezenti sin kiel eksterordinare kuraĝa, scianta aŭ parenca al multaj famaj homoj aŭ kiel havanta grandan potencon, statuson aŭ riĉecon.

Kelkaj psikiatroj distingas kompulsian mensogadon disde patologia mensogado, dum aliaj konsideras ilin ekvivalentoj; ankoraŭ aliaj neas la ekziston de kompulsia mensogado entute; tio ĉi restas konsiderinde polemika.[4]

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pathological lying en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligoj redakti