Mitozo[1] estas ĉefa tipo de ĉeldividaj procesoj, dum kiu el unu patrina ĉelo estiĝas du, genetike samaj filinaj ĉeloj (restas la kromosoma nombro). En pli mallarĝa senco, mitozo estas duobliĝo kaj disiĝo de la kromosomoj kaj la korpetoj (organeloj), portantaj la genetikan informon.

La ĉela ciklo

Antaŭ la komenco de la mitozo, la kromosomoj duobliĝas kaj okazas sintezo de proteionoj de la pli posta kernobobeno. En la unua fazo de la mitozo (antaŭfazo), la kromosomoj dikiĝas kaj volviĝas. La nukleolo en la ĉelkerno ŝrumpiĝas kaj malaperas. Fine de la antaŭfazo, komenciĝas malkonstruo de kenomembrano, kaj organiziĝo de la kernobobeno el la kernofadenoj.

En la mezfazo, la kromosomoj konsistas el du-du kromatidoj kaj ordiĝas en la centro de la ĉelo (ekvatora ebeno). En la posta (malfrua) metafazo, ĉiu kromatida paro disiĝas al du samaj kromosomoj kaj fadenoj de la kernobobeno tiras ilin en la malajn polusojn.

En la finfazo, la strukturo de la kromosomo loziĝas, malkunstruiĝas la kerna bobeno, rekonstruiĝas la kernomembranoj kaj la nukleoloj, dividiĝas la citoplasmo de la patrina ĉelo kaj estixgas la du posteulaj ĉeloj. Tiuj estiĝintaj ĉeloj havas la saman nombron de kromosomoj kaj saman strukturon kiel la patrina ĉelo.

La staton post la finfazo, oni nomas interfazo.

La mitozo estas baza proceso de la vivo, ĉar ĝi ebligas estiĝon de novaj ĉeloj por la kresko kaj regeneriĝo. Tempodaŭro de la mitozo dependas de la ĉeltipo kaj specio, de minutoj ĝis horoj. Efikas je tio la tagperiodo, temperaturo, certaj kemiaĵoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti