Mitrești
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Mitreşti)
Mitrești [mitreŝtj], hungare Nyárádszentmárton [njaradsentmarton] estas vilaĝo en rumana distrikto Mureș, nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Vărgata.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 544 loĝantojn (hungaroj), en 1992 371 (hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1332 kiel ekleziejo en formo Sancto Martino. Ĝis la Traktato de Trianon kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Maros-Torda. La pentrita ligna baldakeno kaj ĥorejo en ĝia unitariisma preĝejo estas faritaj en 1667 de Mihály Gálfalvi Kozma kaj András Havadi.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Komunumoj de Sankta Marteno en Transilvanio redakti
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Alsószentmárton
Csíkszentmárton | Dicsőszentmárton | Homoródszentmárton | Kakszentmárton |
Mezőszentmárton | Nyárádszentmárton | Szentmárton | Szentmártonmacskás |
Szépkenyerűszentmárton | Váradszentmárton |
Gravaj personoj redakti
- Sándor Klacsmányi (n. 4-a de februaro 1941): redaktoro, tradukisto
- Kálmán P. Szentmártoni, Pozsonyi (Nyárádszentmárton, 8-a de februaro 1879 – Cluj, 11-a de junio 1968): historiisto, instruisto.