Mittellandkanal
skiza vojo de la kanalo
Mallongigo MLK
Situo Germanio: federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio, Malsupra Saksio, Saksio-Anhalto
Longeco 325,7 km
Konstruita 1906 ĝis 1942 (de Nordrejn-Vestfalio ĝis la rivero Elbo)
Plukonstruita ampleksigita ekde la jaro 1965, plukonstruo de la Elbo ĝis la Elbo-Havel-kanalo 1993 ĝis 2003
Okcidenta fino debranĉiĝo de la Dortmund-Emso-kanalo apud Hörstel
Orienta fino transiro al la Elbo-Havel-kanalo apud Hohenwarthe
Gravaj kluzoj Anderten (Hindenburgschleuse), Sülfeld, Hohenwarthe
Krucantaj riveroj Hase, Weser, Leine, Elbo

en Minden la kanalo sur ponto vojas super la rivero Weser

La kanalo Mittellandkanal - en Esperanto "mezlanda kanalo" - estas akvovojo de 325,7 kilometroj inter la okcidento kaj oriento de Germanio - temas pri la plej longa kanalo en Germanio. La kanalo ligas la riveron Rejno pere de la kanaloj Rejno-Herne-kanaloWesel-Datteln-kanalo kaj poste Dortmund-Emso-kanalo okcidente kun la rivero Odro pere de la Elbo-Havel-kanalo, Havel kaj la Havel-Odro-akvovojo oriente. Per tio ĝi ebligas ŝipan veturon inter Nederlando, okcidenta Francio kaj Svislando okcidente kaj Pollando kaj Ĉeĥio.

la Mittellandkanal en Hanovro-Bothfeld

Dum sia vojo de okcidento al oriento la kanalo devas superponti plurajn riverojn, kiuj fluas de sudo al nordo, rekte aŭ malrekte al la Norda Maro - temas interalie pri la riveroj Hase, Weser, Leine kaj Elbo. Estas relative imprese vidi, kiel unu akvovojo kun multaj kubikmetroj da akvo kaj pezaj kargoŝipoj per ponto gvidiĝas super alia akvovojo kun simile multaj kubikmetroj da akvo kaj same pezaj kargoŝipoj.

Pluraj flankaj kanaloj ligas la ĉefan kanalon al pli grandaj urboj de la regiono.

Esperantaj detaletoj redakti

Pluraj esperantistoj sur la kanalo akiris siajn licencojn pri motorboatado (kapablo, pri kio oni malofte konscias dum movadaj renkontiĝoj) ... ekzemple la gefratoj Birgit Prien, Thomas kaj Wieland Pusch.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj laŭlonge de la kanalo redakti

Listigo laŭ la kanala vojo de okcidento orienten

Eksteraj ligiloj redakti

ĉiuj baze germanlingvaj