La mlabrioj estas ĝis nun malmulte esplorita montaretno en la orienta nordo de Tajlando. La etno havas proksimume 200 membrojn laŭ nombrado en 1993. Kelkaj pliaj mlabrioj (30-50), plejparte alkulturitaj, vivas en Laoso. Ilia migroregiono de ĉiam estis limpasa.

Mlabrioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Mlabroj en moderna vestaĵo

La el la tajlingva ผีตองเหลือง (= spiritoj de la flavaj folioj) devenanta fremdnomigo estas klarigebla per la kutimo de la mlabrioj, rapide konstruitan ŝirmejon el bananfolioj tiam forlasi, kiam la folioj transkoloriĝis, ĉar tiel la forlasitaj ventŝirmejoj dum longa tempo estis la ununura spuro, kiun la tajaj kaj laosaj ĉasistoj trovis pri la arbarloĝantoj. La mlabrioj estis ĉasistoj-kolektistoj kaj vivis de pratempoj en la proksima ĉirkaŭo de Nano (Nan). La mlabrioj kiel eksaj nomadoj hodiaŭ estas devigataj vivi lokside, unu vilaĝo estas gvidata de kristana misiejo, alia estas sub la protekto de la hmongoj.

La mlabria lingvo apartenas al la kmua grupo de la mon-kmer-lingvoj. La dana lingvisto Jørgen Rischel skribis verkon pri la mlabra lingvo.

Literaturo redakti

  • Hugo A. Bernatzik: "Die Geister der gelben Blätter" Leipzig 1938
  • Hiroki Oota et al.: Recent Origin and Cultural Reversion of a Hunter-Gatherer Group. In: PLoS biology, März 2005, Band 3, Nr. 3. DOI:10.1371/journal.pbio.0030071
  • Jørgen Rischel: Minor Mlabri. A Hunter-Gatherer Language of Northern Indochina, 1995, ISBN 87-7289-294-3
  • M. G. Schoeneberg: "Geister der gelben Blätter" [Roman] Birmingham / München 2007 ISBN 978-3-940313-02-7

Eksteraj ligiloj redakti