Mladějov na Moravě

Estas ankaŭ Mladějov.

Municipo Mladějov na Moravě situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 12 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 453 loĝantoj (2023).

Mladějov na Moravě
municipo
Vilaĝplaco en Mladějov na Moravě
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mladějov na Moravě
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro, Svitava montetaro
Fervojo Mallarĝtraka fervojo
Rivero Rychnovský potok
Situo Mladějov na Moravě
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 15″ N 16° 35′ 25″ O / 49.82083 °N, 16.59028 °O / 49.82083; 16.59028 (mapo)
Katastro 9,26 km² (926 ha) Mladějov na Moravě
Loĝantaro 453 (2023)
Denseco 48,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 35
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578401
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mladějov na Moravě
Retpaĝo: www.mladejovnamorave.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trpík, Dětřichov, Anenská Studánka, Kunčina kaj Rychnov na Moravě.

Historio redakti

La origina prisetlantaro estis verŝajne slava. Antaŭ la Dua Mondmilito Mladějov, germane Blosdorf, estis germana vilaĝo kun ĉeĥa minoritato. Sur monto "Hradečné" staris vasta burgo. En la jaro 1365 vilaĝo Mladějov estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869902
1880974
1890929
1900918
1910873
1921847
JaroLoĝantoj
1930894
1950630
1961668
1970592
1980607
1991494
JaroLoĝantoj
2001474
2014446
2016440
2017444
2018433
2019423
JaroLoĝantoj
2020436
2021429
2022447
2023453

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de la Plejsankta Triunuo el la jaro 1720
  • Paroĥestrejo, teretaĝa, rekonstruita je infanĝardeno
  • Statuo de Sankta Maria Nemakulita
  • Statuo de Sankta Floriano
  • Kolono de Sankta Maria
  • Kolono kun statuaro de la Plejsankta Triunuo
  • Arĥeologia memorejo sur monteto Hausberg - mezepoka opido
  • Ĉarpentita vilagestrejo kun kapelo el la jaro 1791
  • Valora duetaĝa bieno en supra parto de la vilaĝo
  • Areo de estinta Ŝamota Entrepreno proponas eksponaĵojn de relvoja, ŝosea kaj konstrua teĥniko. Apuda etŝpura relvojo 600 mm pli frue servis por transporto de skista petro, minita en Hřebeč, al nomita entrepreno en Mladějov. Nuntempe ĝi proponas al turistoj ekskursajn veturojn per historiaj vaporaj kaj dizelaj lokomotivoj.

Fotaĵoj el Mladějov na Moravě redakti

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti