Georges Mochet komencis produkti aŭto-ciklojn en sia entrepreno sur strato Roque De Fillol en Puteaux, Francio ĉirkaŭ la jaro 1946 kaj ĉirkaŭ 1952 li progresis al pli modern-aspektaj aŭtomobiletoj kun du sidlokoj. En 1958, kun ĉirkaŭ 3,000 veturiloj fabrikitaj, produktado finiĝis.

Aŭtomobilmarko
Mochet de 1947
Mochet CM Luxe, de 1950
Mochet de 1957

Georges heredis la aferon de sia patro, Charles Mochet (1880–1934) sub kies gvidado, antaŭ la unua mondmilito, ĝi produktis pedalaŭtojn por infanoj kaj, inter 1924 kaj 1930, malpezajn ciklo-aŭtojn. La reveno al ciklo-aŭtoj kaj la ŝanĝo al aŭtomobiletoj sub Georges post la dua mondmilito estis do rekta evoluo el la antaŭ-milita afero konstruita de lia patro.

Sub Georges Mochet la aŭtoj estis pelataj de etaj unu-cilindraj du-taktaj motoroj "Ydral" unue de 100 cm³ instalitaj malantaŭe kaj movigantaj la malantaŭajn radojn. Kiam la produktado ĉesiĝis, la volumo de la motoro estis kreskinta al 175 cm³. Intertempe la karoserio ankaŭ evoluis, kun plibonigita veter-ŝirmado, bonvena aspekto de la lastaj modeloj.[1]

Estas tri-rada ciklo-aŭto Mochet en muzeo datiĝanta de 1947, priskribita de komentariisto kiel “tre rustika”,[1] sed regulara produktado datiĝas de ĉirkaŭ 1950 kiun kelkaj fontoj konsideras kiel naskiĝjaron de la aŭtofabriko Mochet. 1949 aŭ 1950 vidis la alvenon de la aŭto-ciklo “Type K” kun ĝia motoro de 100 cm³. Ĝi estis anstataŭigita en 1952 de la “Type CM Luxe”, la volumo de la motoro nun kreskigita al 125 cm³. La “Type CM Grand luxe” de 1953 konservis la 125 cm³ kaj aldonis novan “ponton”-forman karoserion, kun lumigiloj lokitaj en la antaŭaj aloj. La Mochet nun aspektis kiel normala aŭtomobilo, sed malpligranda, nur 2550 mm longa kaj 1130 mm larĝa, memorigante la pedalaŭtojn produktitajn sub la patro de la direktoro antaŭ la unua mondmilito. Malgraŭ la moderna karoserio la “CM Grand Luxe” de 1953 konservis la saman aksodistancon de 1700 mm kaj antaŭan traklarĝon de 980 mm de la originala aŭto-ciklo “Type K”.[1]

Bibliografio redakti

  • Harald H. Linz, Halwart Schrader: Die große Automobil-Enzyklopädie, BLV, München 1986, ISBN 3-405-12974-5
  • G. N. Georgano: Autos. Encyclopédie complète. 1885 à nos jours. Courtille, 1975 france


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2000) “Automobilia”, Toutes les voitures françaises 1953 (salon Paris oct 1952) Nr. 14, p. Page 45. 

Eksteraj ligiloj redakti