Mochovce (hungare Mohi*) estas eksvilaĝo en Slovakio - plej konata pro sia atomcentralo -, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Mochovce situas en la plej griza regiono
Panoramo de la nuna Mochovce

Situo redakti

La vilaĝo situis en valo de Hron, for de Levice 14 km-ojn. Industria fervojo laŭnecese funkcias el Levice.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1295 en formo Muhy. La kampoj apartenis al fortikaĵo de Léva ekde 1388. Kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1787, ankaŭ nun videbla. En 1910 loĝis en la vilaĝo plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis kaj situis laŭ la nova ŝtatlimo. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Fine de la socialismo atomcentralo konstruiĝis. La loĝantoj ŝanĝis lokon al Levice kaj Vráble.

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarko: la hungara nomo Mohi por la vilaĝo uzatas en diversaj lingvoj por alia, hungaria vilaĝo Muhi, kie okazis en 1241 grava batalo.