Modern Jazz Quartet

Modern Jazz Quartet (aŭ mallonge: MJQ) estis usona ĵazbando, kiu sin dediĉis al malpasia ĵazo.

Milt Jackson en la malfruaj 1970-aj jaroj

Historio de la ensemblo redakti

En 1952 John Lewis (piano), Milt Jackson (vibrafono), Percy Heath (kontrabaso) kaj Kenny Clarke (frapinstrumentaro) fondis ĝin surbaze de la Milt Jackson Quartet. Jackson, Lewis kaj Clarke konsistigis ekde 1946 ĝis 1950 – origine kun Ray Brown – la ritmosekcion de la bandego de Dizzy Gillespie kaj sin distris dum longdaŭraj blovinstrumentistaj ekzercadoj komence per komuna muzikado. Poste la kvaropo estis elstarigata je koncertoj de la Ĝilespia orkestro kiel bando en la bando (kiu muzikis, dum kiam la blovinstrumentistoj permesis al si ripozopaŭzon), prezentis tamen ankaŭ kiel Milt Jackson Quartet, kun Heath anstataŭ Brown. Kiam la kvar muzikistoj novformis en 1952 la Modern Jazz Quartet kiel kunlaborema bando, la kunlaboro inter la ĝistiama ĉefsolisto Milt Jackson kaj John Lewis, kiu nun fariĝis muzika direktisto kaj ĉefa komponisto de la ensemblo.

Jam en 1954 la ensemblo gajnis la pridemandadon de la recenzistoj de Down-Beat pri la plej bona sonregistraĵo de la jaro fare de ĵazbandeto. Kenny Clarke forlasis en 1955 la ensemblon; lin anstataŭis Connie Kay. En 1957 ili entreprenis sian unuan koncertaron en Eŭropo kaj prezentis tie ĝis 1958 entute 88 koncertojn, i.a. ankaŭ ĉe la Festivalo je Donaueschingen por Nova Muziko (albumo Donaueschingen Jazz Concert). Sekvis gastkoncertaj vojaĝoj tra Japanujo kaj Aŭstralio kaj poste tutmondaj vojaĝoj. La kvaropo disiris ĉiam denove por ferioj, por ke la membroj povis verki ankaŭ je aliaj prjektoj kaj ensembloj.

Someron de 1974 la grupo disiĝis, sed plue koncertis kune, ekzemple en Germanujo kaj en la Carnegie Hall. La bando reformiĝis en 1981 kaj koncertis i.a. 1990 en Germaujo. Unu el la plej longe vivantaj bandetoj de ĵazo finiĝis per la morto de Kay en 1994 (Jackson mortis en 1999, Lewis 2001 kaj Heath en 2005). Ĝia lasta sonregistraĵo aperis en 1993.

Graveco kaj kunlaboroj redakti

La sukceso de la ensemblo baziĝis sur la kontraŭaj personecoj de Milt Jackson kaj John Lewis: Dum kiam Jackson estis instinkte ludanta blusorientita muzikisto kun vasta ludmaniero, John Lewis estis dece svinganta akademiano senescepte ludanta ekonomie. La renomo de MJQ tamen ankaŭ baziĝas sur la unika kobinaĵo el malpasia ĵazo kaj eŭropeeca ĉambromuziko kun fugoj (ekz. sur Vendôme kaj Concorde) kaj aliaj klasikaj formoj, kiu aparte en Eŭropo allogis en la koncertejojn multajn homojn, kiuj ĝis tiam neniam estis aŭdintaj ĵazon. Per diversaj projektoj Modern Jazz Quartet kontribuis precipe en la 1950-aj jaroj ankaŭ al la evoluo de tria fluo.

Al la originalaj komponaĵoj de la ensemblo apartenas Afternoon in Paris kaj Django de Lewis (omaĝo al Django Reinhardt), Bags’ Groove de Jackson (kiu estis nomata „Bags“), The Golden Striker (el la albumo No Sun in Venice de 1958, la muziko por la samnoma filmo de Roger Vadim), Delaunays Dilemma (por Charles Delaunay, sur la albumo Django) de Lewis.

La ensemblo surdiskigis ankaŭ kun kantensemblo Swingle Singers (Place Vendome), kun Sonny Rollins, Jimmy Giuffre, Paul Desmond kaj Laurindo Almeida samkiel kun New York Chamber Symphony (1987). Okaze de la kvardekjara jubileo de la ensemblo ĝi muzikis (dokumentita sur A 40th Anniversary Celebration) kun gastoj kiel Bobby McFerrin, Wynton Marsalis aŭ Phil Woods.

Diskoj redakti

  • M.J.Q. (1952), Prestige Records
  • Concorde (1955), Prestige (la unua kun Connie Kay)
  • Django (1956), Prestige
  • The Modern Jazz Quartet (1956), Atlantic (kun Bags’ Groove)
  • Fontessa (1956), Atlantic (kun Versaille)
  • At Music Inn Vol.2 (1958) Atlantic ( kun Sonny Rollins) (ankaŭ Sonny Rollins with the MJQ, OJC)
  • Pyramid (1959), Atlantic (kun Vendome)
  • Third Stream Music (1959), Atlantic ( kun Jimmy Giuffre, Jim Hall, Gunther Schuller, Beaux Arts String Quartet)
  • The Modern Jazz Quartet featuring Laurindo Almeida (1965), (Atlantic)
  • Under The Jasmin Tree (1969), (Apple Records)
  • Space (1969), (Apple Records)
  • Plastic Dreams (1971), Atlantic
  • Blues on Bach (1973), Atlantic
  • The Complete Last Concert (1974)
  • Together again - Montreux 1982, Pablo
  • Three Windows (1987) Atlantic
  • MJQ 40, 4 CDs, Atlantic (kompilaĵo)

La ensemblo surdiskigis komence ĉe Prestige kaj poste por Atlantic Records, interrompite de du albumoj fine de la 1960-aj jaroj por la diskeldonejo Apple Records (Under The Jasmin Tree 1969, Space 1969).

Literaturo redakti

  • Wolfram Knauer Zwischen Bebop und Free Jazz. Komposition und Improvisation des Modern Jazz Quartet. Majenco: Schott 1991
  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 1. Reinbek 2002 ISBN 3-499-16512-0

Eksteraj ligiloj redakti