Modinjo estas sentimentale poezia kanto brazila, kiu ekestis proksimume 1750 en urbeca medio. Ĝia origino estas kantoformo populara en Brazila Imperio. Modinjo montras klare kortegajn influojn de la 18-a jarcento kaj ofte evoluis al infan- kaj lulkantoj. Tipa akompaninstrumento estas la brazila gitaro violão aŭ pli aktuale la piano.