Moema estas brazila fikciulino en la poemo "Caramuru" de Santa Rita Durão. Laŭ legendo, ŝi estis indianino, kiu sin dronigis kiam ŝia portugala amanto Diogo Álvares Correia enŝipiĝis por reiri al sia patrujo.

Moema, pentrita de Victor Meirelles

La verkisto Basílio da Gama uzis la legendon en sia poemo "Caramuru" kaj la parto, kiu rakontas pri la morto de Moema estas uzata en antologioj de brazilaj lernejoj kaj estas ofte citata en brazilaj publikaj ekzamenoj.

Moema iĝis, sekve, iom ofta ina persona nomo en brazilo kaj eĉ nomo de vilaĝoj kaj kvartaloj.