Mogola arkitekturo

La mogola arkitekturo estas aparta arkitektura stilo, kiu estiĝis per kunigo de islama, persa kaj barata en Mogola imperio en Barato en la 16-a kaj la 17-a jarcentoj. Tiun ĉi arkitekturan stilon akompanas evoluo de mogola pentrarto kaj ĝardena arkitekturo, kiuj helpas impresigi la tutan impreson de la konstruaĵoj.

Agra

La konstruaĵoj de la mogola arkitekturo estis ekonomie tre pretendemaj kaj necesis alŝovo de ŝtata mono al ili. Ĝuste tiu ĉi kosteco kaŭzis, ke la mogola stilo neniam penetris ekster la reganta tavolo kaj la reganto tiel influis la arkitekturan agadon en la imperio. En la momento de malfortiĝo de la reganta dinastio tiu ĉi stilo devige devis komenci malflori.

Kvankam la evoluo de tiu ĉi stilo okazis proksimume en cent kvindek jaroj, estiĝis en ĝi la tuta vico de originaj konstruaĵoj, kiuj ĝis hodiaŭ apartenas al turiste tre elserĉataj memorigaĵoj.

Bazaj karakteroj redakti

 
Moskeo Badshahi

La mogola arkitekturo estiĝis per kuniĝo de kelke da arkitekturoj, dum kio ties ideologia bazo estis la islama arkitekturo. Sed moskeoj kaj pluaj konstruaĵoj estas diferencaj de la resto, ĉar la arkitektura elirpunkto estis ofte pli malnovaj barataj konstruaĵoj influitaj de persaj elementoj. Ĉye kelkaj konstruaĵoj tiu ĉi influo estas evidenta nur tiamezure, ke eblas konsideri ilin kiel arkitekturaj kopioj de pli malnovaj barataj konstruaĵoj.

La bazo de plimulto de konstruaĵoj estas alta kvadrata soklo, en kies mezo estas lokigita la propra konstruaĵo. En anguloj de la soklo unue troviĝis turetoj, kiuj pli poste ŝanĝiĝis en minaretojn. La konstruaĵo mem estas kutime simetria. La tegmento estas plimulte solvita per kupolo de la persa tipo kaj plenigita de malgrandaj turetoj. Iom post iom realiĝis tendenco serĉi novajn arkitekturajn esprimojn, kuj gvidis al klopodo atingi formajn perfektecojn. Enkadre de tiu ĉi klopodo venis en la arkitekturon vico de elementoj tipaj por aliaj arkitekturoj aŭ elementoj tute originalaj.[1] Ekzemplo de tiaj ĉi elementoj estas konklava tegmento, kiu estas tipa por bengala arkitekturo. Sed pli granda parto de la originaleco ne estas bazita en novaj konstruaj aŭ ornamaj elementoj, sed en kombino de elementoj kutime uzataj en la ĉirkaŭaj arkitekturoj.

 
Montro de ĝardena arkitekturo

Grava elemento estis dono de la konstruaĵo en ĝardenon, kiu kutime havadas vicon de aldonaj konstruaĵoj, dum kio gravan rolon en la ĝardeno ludis la akvo.

Ofte uzata materialo estis marmoro, plej ofte blanka, kiu ebligis eminenti al la konstruaĵoj. En periodo de falo la marmoro estis poste (pli ĝenerale ŝtono) anstataŭigita per briko kaj stuko. Kun tiu ĉi stilo estas kunigita ankaŭ klopodo pri urbanismo, kiu plej bone montriĝis dum fondado de novaj urboj. La urbanismaj ideoj staris en la kreado de kompleksoj, kiuj estis apartigitaj per la ĝardenoj, kelkokaze estis kreita sistemo de rektangulaj stratoj.

Rilate al ekonomika pretendemo de tiu ĉi stilo oni konstruis en ĝi sole fare de la reganto organizitaj kaj pagitaj konstruaĵoj. Tipa modelo estas palacoj kaj moskeoj, plu evoluis sepulta arkitekturo, sed kiu havis similajn trajtojn kiel la cetera arkitekturo. Interesaĵo estas, ke en tiu ĉi periodo estis konstruita vico de fortikaĵoj, kiuj krom armea celo plenumis ankaŭ estetikajn celojn.

Historio redakti

Dosiero:Babri rearview.jpg
Moskeo de Baburo

La historio de la mogola arkitekturo komenciĝas en la jaro 1526, kiam Baburo invadis en Baraton kaj kapablis meti fundamenton de la Mogola imperio.[2] Malgraŭ tio ke la mogoloj derivis sian devenon de Ĝingis-Ĥano, ili estis de la turka deveno. Tiu ĉi fakto estas grava, ĉar iliaj artaj kaj arkitekturaj radikoj apartenis en Iranon kaj tial ili ne alportis en la lokan arkitekturon ĉinan, nek mongolan nek iliajn elementojn.

En Barato (respektive en Delhio la mogoloj renkontiĝis kun jam la klare profiligita islama arkitekturo, kiun ili evoluigis tiel, por ke ĝi estu taŭga por ĉiuj loĝantoj de ilia imperio, kio signifis malfermi ĝin ankaŭ por aliaj influoj. La konstruagado de l' unua reganto de la mogola imperio Baburo estis minimuma kaj ne eblas vicigi ĝin en la mogolan arkitekturon, ĉar ĝi estis tute subinflue de tiama islama arkitekturo. Ekzemplo de tiaj ĉi konstruaĵoj estas moskeo Panipat aŭ moskeo konata sub nomo moskeo de Baburo.

La komencoj de la mogola arkitekturo redakti

 
Sasaram

Regado de Hamajuno, la filo de Baburo, estis akompanata per politikaj ĥaosoj, kiuj fine gvidis al firmigo de la imperio. Dum lia regado estiĝis minimumo de konstruaĵoj, malgraŭ tio en la jaro 1536 aperis en la moskeo Kilaekuhno en Delhio elementoj de nova stilo.

Sed la grandega plimulto de la unuaj konstruaĵoj en tiu ĉi stilo estis konstruita inter la jaroj 1540 - 1545, kio estas periodo, kiam al Delhio kaj al ties ĉirkaŭaĵo regis Ŝerŝaho Suru. Tiu ĉi reganto, kiu ne apartenis al la mogoloj, sed al afgana dinastio de Suruoj, kapablis priregi dumtempe tiun ĉi teritorion kaj forpuŝi la mogolajn regantojn el Barato. La konstruagado reprezentanta tiun ĉi stilon estas relative riĉa, kiel plej signifaj ekzemploj eblas konsideri moskeon Qila i Kuhna konstruita en la jaro 1541 proksime de Delhio kaj ties maŭzoleo, kiun finis lia filo Islamŝaho Suru. Maŭzoleo de Ŝerŝaho en Sasaram havas kvadratan bazplanon, sur kiu estas soklo, kiu havas la murojn konstruitaj tiel, por ke ili reciproke ĵetu ombron unu al la alia, kio impresigas efekton de la konstruaĵo. Sur tiu ĉi soklo estas du okedraj etaĝoj, sur kiuj estas kupolo kun turetoj. Ties lokigo meze de lago pligrandigas impreson el tiu ĉi konstruaĵo, kiu estas forte inspirita per aspekto de klasikaj barataj stupaoj.

Tiu ĉi stilo montriĝis ankaŭ en armea arkitekturo, kie eblas kiel ekzemplon noti alikonstruon de Malnova fortikaĵo en Delhio.

La elektismo de Akbar redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jalaluddin Muhammad Akbar.
 
Kripto de Humajuno en Delhio

Baldaŭ post denova prirego de Barato fare de la mogoloj mortis Humajuno (1556) kaj en la imperio komencis preskaŭ kvindekjara milito de lia filo Akbar (m. 1605). Tiu ĉi periodo estadas markata kiel la elektismo de Akbar, ĉar Akbar provis kunigi la baratajn tradiciojn en unu tutaĵon. En terenoj de la arkitekturo kaj arto eblas tiun ĉi klopodon konsideri kiel sukcesan, en la religia tereno li ne sukcesis realigi ŝanĝojn.

En la paso de lia regado okazis grandega konstruo de novaj konstruaĵoj, kiuj ebligis evoluigi tiun ĉi stilon. La evoluo de arkitekturo estis en tiu ĉi periodo tre dinamika kaj eblas diri, ke la stilo komence de lia regado estis karakterize diferenca de la stilo fine de lia regado.

La unua konstruaĵo, kiun Akbar lasis konstrui, estis kripto de Humajuno en Delhio, kiu estis definitive finita nur en la jaro 1572. Por tiu ĉi kripto havis decidan influion persa arkitekturo, kiu estis ankaŭ laŭ la persa modelo metita en ĝardenon, en kiu estas kelke da akvaj kanaloj kaj kies plena plano baziĝas en kuniĝo de verdaĵo kaj akvo.

Sidejurbo de lia regado fariĝis Agra, kie en tiu ĉi periodo okazis ampleksa konstruagado, sed el kiu konserviĝis sole malgranda parto. El vidpunkto de la arkitekturo verŝajne la plej valora estas fortikaĵo apud Delhia pordego kaj palaco de Ĝahangiro.

 
Fatehpur Sikri

En la jaro 1569 Akbar komencis konstrui novan sidejurbon - Fatehpur Sikri, kien li en la jaro 1575 transloĝiĝis. Tiu ĉi urbo situas proksimume kvardek kilometrojn okcidente de Agra. Danke al tio, ke temas pri artefarite fondita urbo laŭ la plena plano, la spacon ĉi tie eblis subigi al arkitektura koncepto kaj ne estis bezone subiĝi al jam ekzistantaj konstruaĵoj. La urbo kreas tiel kompleksojn de konstruaĵoj kun apartaj ĝardenoj. Per tio estis malkonstruita neceseco de stratoj. Malgraŭ tio, ke la urbo estiĝadis plane, do danke al al similigo de multaj barataj konstruaĵoj de diversaj stiloj efikas tre neunuige. Krom kopioj de pli malnovaj stiloj, estas en Fatehpur Sikri multe da konstruaĵoj, kiuj estas konsiderataj kiel reprezentantoj de la mogola arkitekturo. Kiel arkitekture plej signifaj estadas kutime markata Buland darváza, t.e. Granda pordego, Granda moskeo kaj Díváne Chás, t.e. spaco destinita por privata aŭdienco ĉe la reganto. Tiuj ĉi konstruaĵoj kapablis kunigi ĉiujn fluojn, kiuj kreas la mogolan arkitekturon per maniero, kiu neniel rompas la plenan koncepton de la laboraĵo.

Kiel lastan signifan laboraĵon de tiu ĉi reganto oni konsideras lia propra kripto. Kvankam ĝi estis finita en la jaro 1614, t.e. naŭ jaroj post la morto de Akbar, oni supozas, ke ties aspekton kaj lokigon destinis ĝuste Akbar. Tiu ĉi kripto troviĝas proksime de Agra en Sikandro. Sed tiu ĉi konstruaĵo prefere apartenas en klasikan baratan arkitekturon, kvankam eĉ ĉi tie realiĝis kelkaj elementoj el la mogola arkitekturo. Malgraŭ tio eblas aserti, ke ĝuste tiu ĉi kripto metis fundamentojn de la mogola sepulta arkitekturo.

La regado de Ĝahangiro redakti

 
Ĝardeno de Ŝalimaro

Ĝahangiro ekregis post la morto de sia patro (1605) kaj li regis ĝis sia morto en la jaro 1627. Dum lia regado la mogola arkitekturo profiliĝis pli klare, kio montriĝis per tio, ke la arkitekturo re limigis elementojn de la hinda arkitekturo. Tiu ĉi trendo venis jam dum lia patro kaj Ĝahangiro prefere koncentriĝis al pentrista arto, la arkitekturon li lasis prefere al ties natura evoluo, malgraŭ tio ankaŭ li daŭrigis en proporcie ampleksa konstruagado. Tio kondukis al tio, ke la mogola arkitekturo celis pli proksime al la irana arkitekturo, kiu estis karakterize pli konvena por uzado de pentrado.

En tiu ĉi periodo realiĝis domina uzado de blanka marmoro, kiu tre bone eminentis kombinita kun la ĝardena arkitekturo kaj akvaj fosaĵoj. Arkitekture plej signifaj laboraĵo de lia tempo estas verŝajne ĝardenoj en Ŝrinagaro kaj Granda moskeo apud Lahore, kiu estas kovrita per smaltitaj tegoloj. En la ĝardena arkitekturo realiĝis plano, kies celo estis harmoniigi la konstruaĵon kun la ĝardeno, samtempe en la ĝardenoj aperas multe da tipoj de fontanoj kaj malgrandaj konstruaĵoj (altanoj) ktp.

Sed la plej karakterizajn kaj la plej signifajn konstruaĵojn de tiu ĉi periodo lasis konstrui lia edzino Nurdĵhano post lia morto. Ŝi lasis konstrui lian tombon kaj tombon de sia patro Itimauddaul. En tiuj ĉi konstruaĵoj estis uzitaj avantaĝoj de la persa arkitekturo, kiuj ebligis lasi eminenti laboron kun la blanka marmoro. Tiuj ĉi konstruaĵoj estadas vicigataj ankaŭ en periodon de regado de Ŝahĝahano, en kiun ili falas tempe, malgraŭ tio ili koneksas arkitekture kun la tempo de Ĝahangiro.

Kulmino de la mogola arkitekturo - la regado de Ŝaho Jahano redakti

 
Fortikaĵo en Agra

Kiel kulmino de la mogola arkitekturo oni ĝenerale konsideras la regado de Ŝaho Jahano, kiu regis en la jaroj 1628 - 1658. Kvankam en tiu ĉi periodo aperas tendencoj, per kies helpo estis evidente evoluigata premo por reveno al la persaj tradicioj, tiu ĉi periodo signifis grandegan arkitekturan evoluon. Tiu ĉi evoluo montriĝis kaj en laboro kun detalo, kaj en laboro kun la tutaĵo.

En fruaj konstruaĵoj de lia regado montriĝas tendenco serĉi novajn formajn esprimojn, tiu ĉi klopodo kondukis al kunigo de la arkitekturo kaj la ornamado en tiun mezuron, ke la celo de la ornamado estis potencigi la impreson de konstruaĵo. En la konstruaĵoj venis novaj elementoj kiel ekz. konklavaj tegmentoj. Plu oni emfazis perfektajn formojn. Tiuj ĉi trendoj montriĝis precipe dum konstruado de fortikaĵo en Agra kaj fortikaĵo en Delhio. Precipe en la fortikaĵo en Agra estis dum la konstruado de perla moskeo uzita la spaco tiel, por ke eminentu la leĝereco kaj la eleganteco de tiu ĉi konstruaĵo.

 
Taĝ-Mahalo

La plej karakteriza konstruaĵo de tiu ĉi periodo estas Taĝ-Mahalo (t.e. larmo de eterneco), kiu estis konstruita en Agra kiel kripto por lia edzino Mumtazmahal († 1631). Taĝ-Mahalo estis finkonstruita en la jaro 1648 kaj ĝi estas konsiderata kiel kulmino de la mogola arkitekturo. Modelo por tiu ĉi konstruaĵo estis kripto de Humajuno, kies baza koncepto estis plu evoluigata. La kripto situas sur soklo, en kies anguloj estas kvar minaretoj. Ĝi estas konstruita el la blanka marmoro, kiu estas ornamata per kaligrafioj kun motivoj de kreskaĵoj. La konstruaĵo estas plu ornamita per multaj duonjuveloj kaj per pluaj valoraj materialoj. Per tio la prezo de konstruaĵo kreskis tiom, ke ĝi endanĝerigis la ekonomian situacion en la imperio. La konstruaĵo estas lokigita en ĝardeno kun tri akvaj kanaloj. Taĝ-Mahalo estas tute simetria. Sole sarkofago estas lokigita ekster la centro en la kripta ĉambro.

Klopodo eluzi la spacon kaj realigi novajn arkitekturajn solvojn kondukis al fondo de Ŝahĝahanabado, la nova urbo, kiu estis konstruita proksime de Delhio en la jaroj 1638 - 1648. Tiu ĉi urbo estis konstruita laŭ plena plano kaj ĝi estas fondita en sistemo de rektangulaj stratoj. Ankaŭ en tiu ĉi urbo montriĝis tendenco fondi kompleksojn lokigitaj en ĝardenoj. Arkitekture plej karakteriza konstruaĵo de tiu ĉi urbo estas Delhia moskeo.

Krom tiuj ĉi konstruaĵoj li partoprenis en finkonstruo de fortikaĵo en Lahore, li lasis konstrui moskeon en Thatta, kiun li nomigis laŭ sia nomo - moskeo de Ŝahĝahano.

Falo de la mogola arkitekturo redakti

Post morto de Ŝahĝahano regis en la jaroj 1658 - 1707 Aurangzeb, kiu okupiĝis precipe en religia tereno kaj li estis radikala sunito. La artista tereno iom post iom komencis esti neglektata kaj pase okazis anstataŭigado de pli valoraj materialoj per pli malmultekostaj kaj la arkitekturo komencis gliti al ripetado. Tre sinkis kvalito de metiista prilaboro. Aurangzbeg partoprenis en finkonstruo de fortikaĵo en Lahore. Krom tio li lasis konstrui kelke da moskeoj. Kripto de lia edzino el la jaro 1689 estas fakte kopio de Taĝ-Mahalo, sed ties farigo estis en karakterize malalta kvalito.

Referencoj redakti

  1. Larousse: La monda historio de la arto ISBN 80-7181-055-X
  2. Jaroslav Strnad, Jaroslav Filipský, Jaroslav Holman, Stanislava Vavroušková: Historio de Barato ISBN 80-7106-493-9

Vidu ankaŭ redakti

Islama arkitekturo

Eksteraj ligiloj redakti

angle Mogolaj ĝardenoj