Moguer [mogEr] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Moguer
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Urba komarko de Onubo
Poŝtkodo 21800 • 21130
Retpaĝaro www.aytomoguer.es
Politiko
Urbestro Juan José Volante Padilla (PP)
Demografio
Loĝantaro 19 569  (2009)
Loĝdenso 95,93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 16′ N, 6° 50′ U (mapo)37.274722222222-6.8386111111111Koordinatoj: 37° 16′ N, 6° 50′ U (mapo) [+]
Alto 51 m [+]
Areo 204 km² (20 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Moguer (Andaluzio)
Moguer (Andaluzio)
DEC
Moguer
Moguer
Situo de Moguer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moguer [+]
vdr

Estis multaj homaj setlejoj jam en la Antikva Erao, sed la kreado de la Senjorlando de Moguer en 1333 markis la starton de la aktuala municipo, kie oni konstruis la Monaĥejojn de Sankta Klara, de la Hospitalo Corpus Christi kaj de Sankta Francisko. De tiam la populacio ege pliiĝis, kaj la vilaĝo disvolvigis fortan ekonomiom baze sur agrikulturo, fiŝkaptado kaj transmara varkomerco el ties rivera haveno de la Ribera. Tiam Moguer partoprenis aktive en la preparado de la Malkovro de Ameriko. Je tio trafis Kristoforo Kolumbo la apogon de la abatino de la Monaĥejo de Sankta Klara, Inés Enríquez, la pastro Martín Sánchez kaj la bienposedanto Juan Rodríguez Cabezudo. La fratoj Niño elstare partoprenis en la veturado, kaj krome kontribuis kun la karabelo la Niña (La infanino). Revene de la Malkovro de Ameriko okazis danka religia ceremonio en la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Klara.

Poste Moguer pluhavis la maran kaj komercan aktivadon pere de la haveno de la Ribera, eksportante vinojn produktitajn en sia teritorio, kaj aliajn varojn, ĝis Ameriko, Rusio kaj al aliaj eŭropaj landoj. La aktivado vinproduktanta akcelis la ekonomion ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam la ĥemia industrio de Onubo kaj super ĉio la disvolvigo de la kultivado de Frago, helpis ekonomian, demografian kaj socian disvolviĝon. En la aktualo la areo kultivata por frago en la municipo estas de 2.278 ha, kio estas 27,5 % de la nacia totalo (8.296 ha en tuta Hispanio), kio faras ke la municipo estas la ĉefa produktanto de fragoj de la provinco de Onubo, la regiono de Andaluzio kaj de Hispanio.

La municipa teritorio de Moguer estas komponita de la urbaj domaroj de Moguer kaj Mazagón, la zonoj de seka kaj irigacia agrikulturoj, kaj la forstaj spacoj integritaj de publika monto posedaĵo de la municipo kaj la naturaj protektitaj lokoj.

Moguer estas konata ĉar estas unu de la nomataj kolumbaj lokoj, tio estas kie estis Kolumbo antaŭ kaj post la malkovro de Ameriko. Krome Moguer estas naskiĝloko de la poeto Juan Ramón Jiménez, Nobel-premio pri literaturo en 1956 pro sia verkaro, kie elstaras la rakontaro Platero kaj mi, kies agado okazas en Moguer.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Moguereños. La censita populacio en 2009 estis 19 569 loĝantoj kaj la denseco estas 95,93 loĝ/km². Antikve la populacio estis dise en domaroj sed el la konverto de la municipo en senjorlando en 1333 la populacio de Moguer koncentriĝis en la aktuala urba domaro, ĝis atingi 5.000 loĝantojn, kio estis ĝis la 20-a jarcento.

El 1900 al 1970 la populacio de Moguer estis ĉ. 7.000-8.000 loĝantoj, kaj el 1970 ĝuis kreskon ĝis 19.569 loĝantoj (I.N.E. 2009), la plej alta populacio de ties historio.[1][2] De la 19.569 loĝantoj, 9.832 estas viroj (51,28%) kaj 9.737 virinoj (49,72%).

La detala analizo de demografia informo de Moguer estas en la Sistemo de Informaro Multiteritoria de Andaluzio (S.I.M.A.).[3]

Laŭ la censo de 2009 la municipo enhavas la jenajn domarojn:[4]

  • Las Madres del Avitor: 52 loĝantoj;
  • Mazagón: 3.446 loĝantoj;
  • Moguer: 16.064 loĝantoj; kaj
  • Forsta Domaro: 7 loĝantoj.

Situo redakti

Moguer estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 51 m; je 19 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 204 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 16' N, 6º 50' Ok. Moguer estas proksima al la najbara urbo de Palos de la Frontera, kaj je 20 km de la famaj plaĝoj de Mazagón, apartenantaj al ambaŭ municipoj kaj administrata de la municiparo Moguer-Palos de la Frontera.

Norde limas kun la rivero Tinto, la municipoj de Huelva, Niebla kaj de San Juan del Puerto, sude kun la Atlantiko kaj Palos de la Frontera, okcidente denove kun la Rivero Tinto kaj Palos de la Frontera, kaj oriente kun la municipaj teritorioj de Almonte kaj Lucena del Puerto.

Oni alvenas tien per aŭtoŝoseo A-49, regiona A-494, nacia N-422 kaj provinca H-624.

Geografio redakti

Estas marĉoj, marbordo kaj kampoj. La Rivero Tinto kaj ties marĉo okupas la hegemonian pejzaĝon norde de la municipa teritorio. Sude estas 13 km de trankvilaj plaĝoj kun sablaj ravinoj. La resto de la teritorio estas konstituata de kamparo, sulkita de rojoj Galarín kaj Montemayor kiu iras al Rivero Tinto; Arroyo de Angorrilla, de las Monjas, Cañada del Peral kaj Grulla kiu iras al golfeto Domingo Rubio, kaj rojo Madres kiu iras al la Laguno de la Madres (Patrinoj). Intermeze estas montetoj.

Pro proksimeco de la maro, la klimato estas mediteranea kun atlantika influo. La temperaturoj estas de mara tipo, kun jara averaĝo de 19,2 °C kio faras de tiu urbo unu el la plej varmaj de Eŭropo, kaj ricevas 2.984 horojn de suno jare.[5]

La plej varma monato estas julio, ĉiujare oni superas la 40 °C kelkajn fojojn. La plej malvarma monato estas januaro, la minimumaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 7 °C kaj la maksimumaj ĉ. 17 °C.

Temperaturoj kaj precipitaĵoj
jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec AVERAĜE
Temp. maksimuma aver. (  °C) 17 17,9 20,9 22 26,2 30,0 34 33 29,5 25 20,9 18 24,3
Temp. minimuma aver. (  °C) 6,9 7,9 8,5 11 15,2 17,9 20,5 22,2 20 15,9 13,8 10,2 14,1
Precipitaĵoj (mm) 62 43 72 40 28 8 2 4 20 52 62 63 38

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Fiŝkaptado kaj transmara komerco.

Historio redakti

La unuaj homaj setlejoj de Moguer okazis en la antikveco kaj estas multaj legendoj ĉirkaŭ ili. La aktuala municipa teritorio de Moguer allogis populacion de la interno kaj de popoloj de la orienta Mediteraneo, kiel pruvas arkeologiaj restaĵoj de la neolitiko, fenicoj kaj romianoj trovitaj en diversaj kuŝejoj.[6]

El 150 a.K. al 114 a.K. la hispanromianoj setligis salindustrion ĉe la mita rivero Urium aŭ Tinto, natura komunika kaj komerca vojo de la diversaj kulturoj kiuj uzis ĝin. Estis fortikaĵo el la 1-a jarcento a.K. Kaj oni trovis ankaŭ keramikajn restaĵojn, monerojn, brikojn ktp.[6]

Je la alveno de islamanoj la domaro de Mogauar aŭ Mogur apartenis al reglando de Niebla. De tiam restis la kastelo de Moguer de almohadoj, la cisterno sub ties korto, kelkaj fontoj kaj arkeologiaj restaĵoj[6] de arabaj setlejoj en la ruraj zonoj de Rendón, Cacerías aŭ Manzote. Al islamanoj estis konkerata de la Ordeno de Santiago ĉirkaŭ 1239-1240, kun aliaj enklavoj de la historia portugala Algarvo kaj aligita al Kastilio.

En 1333, la domaro de Moguer ixgis la unua senjorlando de la zono, kiam ĝi estis donita de Alfonso la 11-a al Alonso Jofre Tenorio,[7] sub kiu Moguer prosperiĝis kiam oni konstruis monaĥejojn kaj preĝejojn. Post lia morto la senjorlando pasis al María Tenorio, lia filino, edzino de Martín Femández Portocarrero, kaj poste al filo de ambaŭ, nome Alonso Fernández Portocarrero, al kies stirpo ligiĝis definitive dumjarcentoj. La familio Portocarrero pligrandigis la vilaĝon kaj konstruis pli da monaĥejoj, allogis loĝantaron kaj helpis la almaran disvolvigon. Tion profitis la iniciatintoj de la veturadoj de Kolumbo fine de la 15-a jarcento.

 
Karabelo "La Niña", apartenanta al la Fratoj Niño konstruita en Moguer.

Multaj mogeranoj helpis Kolumbon en lia iniciato, foje pro reĝa devigo. Post la reveno oni faris religian dankoceremonion en la Monaĥejo de Sankta Klara. Dum la 16-a jarcento multaj aliaj mogeranoj partoprenis en diversaj okazintaĵoj de konkero, esplorado, koloniado kaj fondado en Ameriko.

Dum la 17-a jarcento Moguer, kiel la tuta Hispanio, dekadencis, sed dum la 18-a jarcento reprosperiĝis, oni malfermis merkatojn en Kadizo, Rusio, Eŭropo, ktp, kio ĉefe helpis la disvolvigon de la agrikulturo kaj ĉefe de vitejoj kaj vinproduktado.

En 1755 okazis la terura Lisbona tertremo, kio kaŭzis enorman detruno en la urbo; plej parto de grandaj monumentoj, monaĥejoj, palacoj, preĝejoj, devis esti rekonstruitaj.

Nuntempa historio redakti

La 19-a jarcento estis por Moguer epoko de granda disvolviĝo. Komence de la jarcento ĝi estis la plej loĝata urbeto (7.200 loĝantoj) sekvata de Huelva. La franca invado kaŭzis situacion de provizoreco kaj ĝenerala malordo. En 1833 Huelva iĝis provinco por st longa politika polemiko fare de la defendantoj de Moguer kiel ĉefurbo de la nova politika-administra ento. Tamen Moguer estis ĉefurbo de jurisdikcia, notaria kaj registra teritorioj, same kiel por katolika eklezio jam el mezo de la 15-a jarcento.

Dum la Unua Hispana Respubliko en 1873 oni konstruis ŝoseon kaj ponton super la rivero Tinto, bazaj infrastrukturoj por la disvolvigo de la municipo. En 1899 Moguer havis 8.523 loĝantoj el kiuj 99 % estis kamparlaboristoj. Vino pluestis la baza produkto kaj la rivero la natura vojkomunikilo por eksportado, sed tiu trafiko de la loka haveno descendis pro sedimentigo de la rivero.

En 1881, la 23-an de decembro, naskiĝis en la domo numero 1 de lastrato de la Ribera, en Moguer, la universala poeto Juan Ramón Jiménez,[8] Nobel-premio de Literaturo en 1956. Danke al li, Moguer iĝis tutmonde konata ĉefe pere de lia verko "Platero y yo" tradukita al multaj lingvoj kaj ankaŭ al esperanto.

En la 20-a jarcento, la ekonomia prospero de antaŭaj jarcento, danke al kultivo de la vito, fiaskas pro plago de la filoksero, komence de la jarcento. La perdo de populacio senĉesas ĝis la industria disvolviĝo de Onubo en la 1960-aj jaroj kaj ĉefe ĝis la ekigo de la kultivado de frago en la 1970-aj jaroj, kaj nuntempe Moguer estas la ĉefa fragoproduktanto de Hispanio,[9] kio kaŭzis dum la lastaj tri jardekoj grandan demografian, ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Referencoj redakti

  1. Series de población desde 1900 a 2009. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine 2009 Instituto Nacional de Estadística, de Hispanio.
  2. Series de población desde 1996 a la actualidad. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine 2007 Instituto Nacional de Estadística, de Hispanio.
  3. Datos demográficos de Moguer, konsultita la 28-an de marto, 2008 (S.I.M.A.).
  4. Estadísticas de población para el municipio de Moguer. Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine Instituto Nacional de Estadística (Hispanio), hispana, konsultita la 30-an de septembro de 2010.
  5. Oficiala retejo de turismo de Andaluzio. Andalucía.org Horas de sol al año. Arkivigite je 2007-12-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 19-an de decembro de 2007.
  6. 6,0 6,1 6,2 NNSS de Moguer (Áreas de protección por sus valores arqueológicos) Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 28-an de marto 2008, Excma. Diputación de Huelva (B.O.P. Nº 17, de 22 de januaro de 2001).
  7. Historia de Moguer Arkivigite je 2008-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, 28-an de marto 2008, (turisma retejo de Moguer).
  8. Vida de J.R.J. Arkivigite je 2008-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 28-an de marto de 2008, Retejo Fondaĵo J.R.J.
  9. En 2006 un total de 2.691 ha de fresón de las 8.296 ha de toda España, konsultita la 21-an de januaro de 2009, Ministerio de Agricultura y Pesca (estadísticas).