Mogyorósbánya [modjoroŝbanja] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom inter Nyergesújfalu kaj Tát, sed iomete pli malproksime de la ŝoseo numero 10, malantaŭ la montetoj. La loknomo signifas: avela-minejo. Pli frue ĝi estis minista vilaĝo.

Mogyorósbánya
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2535
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 863  (2023) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 18° 36′ O (mapo)47.7280618.60351Koordinatoj: 47° 44′ N, 18° 36′ O (mapo) [+]
Areo 7,33 km² ( 733 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mogyorósbánya (Hungario)
Mogyorósbánya (Hungario)
DEC
Mogyorósbánya
Mogyorósbánya
Situo de Mogyorósbánya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogyorósbánya [+]
vdr
Panoramo de Mogyorósbánya

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Mogyorosbánya situas fine de sakovojo. Troviĝas Tatabánya 28 km-ojn, Esztergom 15 km-ojn, Tát 5 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo Mogyorosbánya, kaj ties ĉirkaĵo estis loĝita loko de praaj tempoj. Malkovriĝis ĉi tie trovaĵoj de la ŝtona kaj romia epokoj el la tero, kaj la arĥeologoj trovis ĉi tie restaĵojn de tera fortikaĵo. La unuaj skribitaj memoraĵoj devenas el 1269. Tiam la nomo skribiĝis Munorod aŭ Munoros (munoroŝ). kaj en la dokumento de 1277 Moniorous legeblas la nomo.

Ĝi estis reĝina bieno. La reĝino Maria donis la vilaĝon al la pli juna frato de episkopo Paolo de Veszprém, al departementestro ÁRMAI Benedikto la grandfamilio Hont-Pázmány en 1269. Tiam ŝi igis priskribi limon. La priskribo sufiĉe precize montras la limon de nuna Mogyorósbánya.

En 1281 novskribiĝis la limo de la vilaĝo. Tiam la departementestro Benedikto kaj lia filo Paolo transdonis la vilaĝon al la filoj de majstro Nikolao de Karva (el la grandfamilio Zovárd). Okaze de ilia interdivido en 1283 ricevis Nikolao la vilaĝon. En 1294 la reĝedzino Fenenna reprenis de li, kaj denove donis al la filoj de departementestro Benedikto. Post 50 jaroj la vilaĝo troviĝas en havaĵo de frua posedanto, la membroj de grandfamilio Zovárd.

La nomo de la setlo ne troviĝas en la listoj de turkaj tempoj, verŝajne ĝi detruiĝis, sed pli malfrue denove loĝatiĝis.

Dum la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo denove senloĝantiĝis, kaj en la 18-a jarcento alvenis slovakaj koloniuloj ĉi tien.

En 1825 estis trovata ŝtonkarbo en la kampo de la vilaĝo, kaj tiam komenciĝis la evoluo de la vilaĝo. En la teritorio de la vilaĝo estis malfermataj ankaŭ ŝton- kaj argil-minejoj.

La vilaĝo ricevis la nunan nomon en 1902.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Mogyorosbánya naskiĝis skulptisto Gyula Bezerédi.

Komunumoj pri mogyoró (=avelo) en Hungara reĝlando redakti

Bükkmogyorósd Mogyorós Mogyoród Mogyorós Mogyorósbánya
Mogyoróska Tapolymogyorós Újhelymogyoród