Mohamed Bouazizi (arabe: محمد البوعزيزي) estis juna tunizia strata vendisto, kiu memmortigis sin kiel protesto je polica mistraktado (konfiskado de venditaj varoj). Lia morto ekis la tunizian stratan revolucion de 2011.

Mohamed Bouazizi
Persona informo
Naskonomo Tarek el-Tayeb Mohamed Bouazizi
Naskiĝo 29-an de marto 1984 (1984-03-29)
en Sidi Bouzid
Morto 4-an de januaro 2011 (2011-01-04) (26-jaraĝa)
en Ben Arous
Mortokialo sinbruligo
Tombo Sidi Bouzid Governorate
Lingvoj tunizia araba lingvo
Ŝtataneco Tunizio
Memorigilo Mohamed Bouazizi
Okupo
Okupo Stratvendisto
vdr

Bouazizi, kiu finis universitaton, ne trovis laborlokon, devis sin vivteni per vendado de vegetaĵoj sur la strato. Post kiam la polico konfiskis en Sidi Bouzid liajn varojn kaj batis lin (li ne havis permeson je vendado), li brulmortigis sin je la 17-a de decembro 2010, mortonta je la vundoj la 4-an de januaro en 2011. Lia morto ekis stratajn amasprotestojn tra la lando, finfine kondukante al rezigno de tunizia prezidento Zine El Abidine Ben Ali.