Mokaseno estas vorto kiu originas de indiana lingvo el Norda Ameriko, kaj havas la signifon: ŝuo farita el cervofelo (aŭ alia mola ledo). Ĝia plandumo kaj flankoj estas faritaj el unu peco, kunstebita je la supro, kelkfoje per uzo de aldona peco por la supraĵo. La plandumo estas supla kaj la supraĵo ofte estas ornamita per brodaĵo, aŭ alia dekoracio. Ĝi estas la historia piedvesto de la indianaj triboj de Norda Ameriko kaj ankaŭ portita de ĉasistoj, komercistoj kaj setlantoj. Estas multaj tipoj de mokasenoj de diversaj triboj.

Mokasenoj el Norda Ameriko (Brita Muzeo)