Vilaĝo Mokošín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur monteto ĉe ebenaĵo de rivero Elbo, 3 km sude de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 172 loĝantoj (2023).

Mokošín
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1073 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 535 01
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 101 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 1′ N, 15° 34′ O (mapo)50.01486149066815.572006317935Koordinatoj: 50° 1′ N, 15° 34′ O (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 1,704454 km² (17 0.4 454 ha) [+]
Mokošín (Ĉeĥio)
Mokošín (Ĉeĥio)
DMS
Mokošín
Mokošín
Mokošín
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mokošín [+]
vdr

Historio redakti

Mokošín estas unu el la plej malnovaj komunumoj en la regiono. La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1073. En la jaro 1086 la vilaĝo apartenis al monaĥejo de Opatovice, al kiu donacis ĝin reĝo Vratislav. Nomo de la vilaĝo estis derivita verŝajne de malnovslava diino Mokoša, kiu estis gardantino de virinoj kaj de ilia laboro. Historio de la vilaĝo estis kompreneble ligita al la klostro Opatovice kaj al proksima urbo Přelouč.

Nuntempe en Mokošín situas moderna akvopreparejo de subtera akvo por provizado de Přelouč kaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti