Mokrin situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Mokrin

Bazaj informoj redakti

Mokrin, serbe Мокрин, hungare Mokrin (sed historie Homokrév) estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato en municipo de Kikinda. La serba nomo signifas: malseka.

Situo redakti

Mokrin situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landolimo (sen trapasejo), fine de ĉefvojo el Kikinda, laŭ iama fervojo Szeged-Kikinda. La lasta troviĝas 20 km-ojn for.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1256 en formo Humkreu. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1849 la hungara armeo venkis la serbojn. En 1910 loĝis en Homokrév 8835 da homoj, (6592 serboj, 1233 germanoj, 814 hungaroj. En 1911 la vilaĝo prenis la nomon Mokrin. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Nagykikinda, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Mokrin 5918 da homoj, (serboj 4940 (84 %), ciganoj 369 (6 %), hungaroj 290 (5 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti