Moldava nad Bodvou

urbo de Slovakio

Moldava nad Bodvou (hungare Szepsi [sepŝi], germane Moldau an der Bodwa) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Moldava nad Bodvou
(Moldava)
hungare: Szepsi, germane: Moldau
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Moldava nad Bodvou
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Abov
Montaro Slovaka ercmontaro
Rivero Bodva
Situo Moldava nad Bodvou
 - alteco 216 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 23″ N 21° 00′ 01″ O / 48.60639 °N, 21.00028 °O / 48.60639; 21.00028 (mapo)
Areo 19,765 km² (1 976,5 ha)
Loĝantaro 10 050 (07.10.2007)
Denseco 508,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1255
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 045 01
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KS
NUTS 521698
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Moldava nad Bodvou
Retpaĝo: www.moldava.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Košice. La lasta troviĝas 26 km.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1267 en formo Scepusy pri la komunumo. Tiam post la tatara invado alvenis germanoj el Szepes (reĝa departemento). Loĝis tie ankaŭ reĝaj ĉaristoj kaj ĉevalistoj. La preĝejo estis menciita en 1290. Iam konstruiĝis fortikaĵo, kiun la husanoj okupis en 1449sed en la sama jaro Johano Hunyadi reokupis kaj tuj malkonstruis ĝin. La urbeto kaj la preĝejo ricevis defendajn murojn. Okazis incendio en 1795. En 1910 loĝis tie 2197 da homoj (2163 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Abaúj-Torna, al la distrikto Cserehát aŭ de Szepsi, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 9525 da homoj (4847 slovakoj, 4158 hungaroj, 353 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito el la 13-a j.c., en la 15-a j.c. gotikiĝis, en la 18-a j.c. barokiĝis
  • klasikisma kalvinana templo el 1773, la turoaldoniĝis en 1789
  • kapelo omaĝe al Sankta Roĥ por rememori pri ĥolero en 1831
  • ornamika ligna pordego nomata Szojka
  • muzeo pri folkloro en la iama forĝistejo
  • katolika paroĥo el la 18-a j.c.
  • urbodomo komence de la 20-a j.c.
  • katolika templo el 1996

Famuloj redakti

En la iama Szepsi naskiĝis hungaraj pentristoj Attila Csáji kaj Ármin Glatter.

Partneraj urboj redakti