Molkarapacaj testudoj

La molkarapacaj testudoj (aŭ testudedoj) (TrionychidaeTrioniĥedoj) estas familio el klaso reptilioj (Reptilia), ordo testuduloj (Testudines). Ili mezgrandas (23 cm), ne havas malmolan kornan karapacon, ilian korpon kovras mola dikiĝinta haŭto (mankas la beta-keratino el la epidermo). La dorsa kaj la brusta karapacoj estas interligataj nur per elastaj ligamentoj. Ilia kapo estas longeca, etendiĝinta, rostrosimila, sur ilia makzelo troviĝas lipsimilaj apendicoj, sur la naĝmembranaj kruroj 3 ungoj. En ilia gorĝo, la faltoj de la mukomembrano formas brankiosimilan spirhelpan surfacon, tiel ili povas longtempe restis subakve. Ili predas bestojn, vivas en norda Ameriko, Azio kaj Afriko.

Hindia valva testudo (Lissemys punctata)
Dorna molkarapaca testudo (Apalone spinifera)

Klasifiko redakti

La familio estas dividebla je 2 subfamilioj, 13 genroj kaj 26 specioj

CiklanorbenojCyclanorbinae redakti

La subfamilio Ciklanorbenoj havas 3 genrojn kaj 6 speciojn

Trioniĥenoj aŭ Trionychinae redakti

La subfamilio Trioniĥenoj havas 10 genrojn kaj 20 speciojn

Referencoj redakti