Moll (Mary) Davis (n. ĉ. 1648, m. 1708) estis amorantino de Karlo la 2-a (Anglio).

Moll Davis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1648 (1648-01-01)
en Westminster
Morto 1-an de januaro 1708 (1708-01-01) (60-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Familio
Gefratoj James Howard • Robert Howard • Charles Howard, 2nd Earl of Berkshire • Edward Howard vd
Edz(in)o Jacques Paisible vd
Amkunulo Karolo la 2-a de Anglio vd
Infanoj Mary Tudor vd
Profesio
Okupo kantistoaktoro • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Moll Davis (porteto far Kavaliro Peter Lely)

Ŝi naskiĝis en Westminster, kaj laŭ Samuel Pepys estis nelegitima filino de "Kolonelo Howard, Lordo Barkeshire", verŝajne Thomas Howard, 3-a grafo de Berkshire. Dum la 1660-aj jaroj ŝi estis aktorino de la Kompanio de la Duka Teatro, kaj loĝis kune kun ties direktisto William Davenant. Ŝi estis populara dancisto, kantisto kaj komediistino: tamen laŭ la diario de Pepys, ties edzino priskribis ŝin kiel "la plej impertinenta putino de la mondo."

Ĉirkaŭ 1667 ŝi renkontis Karlon la 2-an aŭ en teatro aŭ en kafejo, kaj post nelonge iĝis ties amorantino. Ŝi ŝatis elmontri la luksajn donacojn kiujn ŝi ricevis de la reĝo, kaj akiris reputacion pro avareco kaj vulgareco.

En 1668 ŝi forlasis la teatron. En 1673 ŝi naskis filinon per Karlo, Damo Mary Tudor, kies unua edzo estis Edward Radclyffe (2-a grafo de Derwentwater). Du filoj de Mary Tudor estis jakobitoj kiuj ekzekutiĝis pro ŝtatperfido.

Probable pro la interrveno de Nell Gwyn, Karlo forsendis Moll Davis, sed donacis al ŝi mil-pundan pension. En 1686 ŝi edziĝis al francdevena muzikisto de Jakobo la 2-a (Anglio), Jacques Paisible. La dramisto George Etherege satire kaj iom obscene komentis, "S-ino Davis elmontris la grandan pasion kiun ŝi ĉiam havis por muziko, kaj S-ro Paisible nun havas pluan kontrabason kiun li povas fingroplektri." Kiam Jakobo la 2-a ekziliĝis, Moll Davis kaj sia edzo ĉeestis ties kortegon ĉe Saint-Germain-en-Laye. Tamen en 1693 ili revenis al Anglio kaj Jacques Paisible iĝis komponisto de Princo Georgo de Danlando, edzo de Princino Anna, la heredontino de la angla trono.