Moma
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muzeo de Moderna Arto de Novjorko. |
Moma estas krelingva projekto M23 de Viktor Medrano. Ĝi estas futureska pliboniĝo de la angla kun reguligata ortografio influata de la hispana kaj kreolaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Supozeble, la superrealisma scenaro troviĝus en la jaro 8200 en Nordameriko. Moma nomiĝas pro la Muzeo de Moderna Arto (MOMA).
Ortografio redakti
<a e i o u>
<w y>
<p b f v t d k g ch j s z sh zh m n ng l r h>
Fonologio redakti
La supraj literoj rilatas al ĉi tiuj fonemoj:
/a e i o u/
/w j/
/p b f v t d k g tʃ dʒ s z ʃ ʒ m n ŋ l r h/
Pli mola aŭ pli pigreska prononco estas permesebla: La grafema vokalaro <a e i o u> povus varii je la respondantaj vokaloj de la fonema vokalaro /ʌ ə ɪ ɔ ʊ/. La pli solida kontinenta fonema vokalaro /a e i o u/, tamen, rekomendiĝas...
Ortografiaj stiloj redakti
-ks- kontraŭ -x-
glita -w- kontraŭ -u-
glita -y- kontraŭ -i-
...kaj tiel plu.
Fonologiaj stiloj redakti
-a- kontraŭ -ei- aŭ -ey-
-o- kontraŭ -ou- aŭ -ow-
-i- kontraŭ -ai- aŭ -ay-
-ds- kontraŭ -dz-
-gs- kontraŭ -gz-
-ing kontraŭ -in
...kaj tiel plu.
Ellasema gramatiko redakti
Moma estas ellasema lingvo kiel la hispana kaj la japana. Pronomoj, subjektoj, objektoj, kaj tiel plu ellasiĝus kiam oni povus dedukti ilin en kunteksto aŭ kiam ili estus ne gravaj.
Am lisening tu muzik. ?Wat duwin?
Mi aŭskultas muzikon. Kion vi faras?
Specialaj vortoj redakti
Vortetoj redakti
Na signifas 'ne'.
Nou signifas 'scias'.
Ya aŭ ye signifas 'jes'.
...kaj tiel plu.
Mallongiĝoj redakti
Mallongiĝoj de vortoj estas oftaj:
Dif venas el diferens, kiu signifas 'diferenco', angle 'difference'.
...kaj tiel plu.
Kuntiriĝoj redakti
Ankaŭ kuntiriĝoj de vortoj aŭ frazoj estas oftaj:
Kuda venas el kud hav, angle 'could have'.
Kainda venas el kaind ov, angle 'kind of'.
Wana venas el want tu, angle 'want to'.
...kaj tiel plu.
Interpunkcio redakti
Citaĵoj redakti
Citaĵoj sekvas hispanajn regulojn:
"Ai wana it a kuki", hi sed tu da farmer.
"Mi volas manĝi kekson", li diris al la agristo.
Sed ne: *"Ai wana it a kuki," hi sed tu da farmer.
Ekkriaĵoj redakti
Ambaŭ antaŭaj kaj malantaŭaj interpunkcioj uziĝas en ekkriaĵoj:
!Na, go awei!
Ne, foriru!
Demandaĵoj redakti
Ambaŭ antaŭaj kaj malantaŭaj interpunkcioj uziĝas en demandaĵoj:
?Du yu it bred?
Ĉu vi manĝas panon?
...kaj tiel plu.
Emfazaĵoj redakti
Emfazataj vortoj enfermiĝas per asteriskoj:
Ai *nou* dat da gras iz *grin*...
Mi ja scias, ke la greso estas ja verda...
Plurlingva kodŝaltado redakti
La kodŝaltada markilo estas du dupunktoj ::, kiuj uziĝas inter frazoj aŭ vortoj de malsamaj lingvoj:
?Wat du yu nou abaut :: guacamole :: eniwei?
Kion vi scias pri 'guacamole' ĉiaokaze?
...kaj tiel plu.
Alfabeto redakti
La prononco de la alfabeto sekvas:
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z
/a be se de e ef ge etʃ i dʒe ke el em en o pe ku er es te u ve wa eks ja ze/
Verboj redakti
Tensoj redakti
La uzmetodoj de verbtensoj per Moma ne estas tiel severaj kiel per Okcidentaj lingvoj, speciale en rakontoj per Moma. Ekzistas pli da liberaj artaj influoj...
Formoj redakti
Oni povus interŝanĝi la pluralajn kaj singularajn verbformojn en la 3a persono...
Hi woks der...
Li marŝas tie.
Hi wok hir...
Li marŝas ĉi tie.
Personaj pronomoj redakti
La duapersonaj pluralaj formoj estas yug kaj yugz, kiuj venas el yu gaiz. La nedifinaj triapersonaj formoj estas wan kaj wanz. (La sekvantaj listoj proksimiĝas al la anglaj pronomoj.)
Subjektaj redakti
ai, wi, yu, yug, hi, shi, dei, wan, hu
Posedaj redakti
mai, aur, yur, yugz, hiz, her, deir, wanz, huz
main, aurz, yurz, yugz, hiz, herz, deirz, wanz
Objektaj redakti
mi, as, yu, yug, him, her, dem, wan, hum
Seksa ambiguo redakti
Kiam la sekso estus nekonata aŭ negrava kaj oni ne povus uzi formojn de hi aŭ shi, oni devus uzi formojn de dei...