La Monaĥejo Betanio de la Naskiĝo de la Dipatrino (kartvele: ღვთისმშობლის შობის მონასტერი) ofte konata kiel Betanio estas mezepoka kartvela ortodoksa monaĥejo en orienta Kartvelio, 16 km sudokcidente de Tbiliso, la ĉefurbo de la nacio. Ĝi estas rimarkinda peco de arkitekturo de la " Ora epoko" de la Kartvelia Regno, de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kaj estas rimarkinda pro la muropentraĵoj kiuj inkludas grup-portreton de la tiutempaj kartvelaj monarkoj.

La ĉefa preĝejo de la Betania komplekso

La interno estas ornamita de signife difektitaj murpentraĵoj kiuj datas de la alta pinto de mezepoka kartvela orepoko. La altaro havas scenon de Petego de kiu nur la fragmentoj de la figuro de kronita Kristo postvivis. La muroj de la absidoj malantaŭ la altaro estas ornamitaj kun la freskoj de Profetoj tenanta volvolibrojn kun kartvelaj surskriboj. La norda muro estas okupita per ciklo de La Pasiono de Kristo dum la suda muro enhavas la scenojn de la Malnova Testamento kaj la Lasta juĝo.