Monaĥejo Hovhannavank

Hovhannavank (armene Հովհանավանք) aŭ Monaĥejo Sankta Johano estas armena monaĥejo kiu troviĝas en la marzo Aragacotno, je 20 kilometroj norde de Erevano kaj je 5 km sude de Saghmosavank, en la valo Kasaĥo. Ĉi tiu monaĥejo estis grava eklezia centro.

Monaĥejo Hovhannavank
monaĥejo [+]
Koordinatoj40° 20′ 22″ N, 44° 23′ 19″ O (mapo)40.33942777777844.388652777778Koordinatoj: 40° 20′ 22″ N, 44° 23′ 19″ O (mapo)

Monaĥejo Hovhannavank (Armenio)
Monaĥejo Hovhannavank (Armenio)
DEC
Monaĥejo Hovhannavank
Monaĥejo Hovhannavank
Map
Monaĥejo Hovhannavank
Vikimedia Komunejo:  Hovhannavank Monastery [+]
vdr
Monaĥejo Hovhanank

La historio de Hovhanavank venas, laŭ la historiisto de la 17-a jarcento Zakaria Kanakerci, ekde la kristaniĝo de Armenujo en la 4-a jarcento: Sankta Gregorio la Iluminanto konstruigis la preĝejon Surb Karapet kun la celo gardi la relikvojn de sankta Johano la Baptisto; laŭ la historiisto, la preĝejo estis restaŭita en la jaro 553.