Monaĥejo Sevanavank

Sevanavank (armene Սևանավանք, «monaĥejo de Sevan»; antikve Sevank, «monaĥejo nigra») aŭ monaĥejo de la Sanktaj Apostoloj de Sevan estas monaĥejo kiu troviĝas en duoninsulo de la lago Sevan en la marzo Gegharkunik en Armenio. La monaĥejo estis fondata en la jaro 874 de la princino Mariam Bagratuni laŭ instigo de la estonta Katolikoso Maŝtoc de Jeghvart, sur la setlejo de antaŭa monaĥejo de la 4-a jarcento detruita de la araboj.

Monaĥejo Sevanavank
monaĥejo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj40° 33′ 50″ N, 45° 0′ 39″ O (mapo)40.56391745.010808Koordinatoj: 40° 33′ 50″ N, 45° 0′ 39″ O (mapo)

Monaĥejo Sevanavank (Armenio)
Monaĥejo Sevanavank (Armenio)
DEC
Monaĥejo Sevanavank
Monaĥejo Sevanavank
Map
Monaĥejo Sevanavank
Vikimedia Komunejo:  Sevanavank [+]
vdr

Kun la paso de la tempo, Sevanavank estis parte detruita en la 1930-aj jaroj. Nuntempe nur konserviĝas du preĝejoj: Surb Arakeloc («Sanktaj Apostoloj») kaj Surb Astvacacin («Santa Dipatrino»), kiu estas parto de la apuda seminario, la teologia Akademio. La monaĥejo de la lago Sevan estas unu el la lokoj plej vizitataj de la turistoj en Armenio.