Monaĥejo de Piedra

Monaĥejo kaj natura parko en Aragono

La Monaĥejo de Piedra (aragone Monesterio de Piedra) estas turisma instalaĵo en iama monaĥejo de cistercianoj en la municipa teritorio de Nuévalos, en la komarko Comunidad de Calatayud, en la regiono Aragono (Hispanio).

Monaĥejo de Piedra
Koordinatoj41° 11′ 36″ N, 1° 46′ 57″ U (mapo)41.19333333-1.7825Koordinatoj: 41° 11′ 36″ N, 1° 46′ 57″ U (mapo) [+]

Monaĥejo de Piedra (Aragono)
Monaĥejo de Piedra (Aragono)
DEC
Monaĥejo de Piedra
Monaĥejo de Piedra
Lokigo de Aragono en Hispanio
Map
Monaĥejo de Piedra
Vikimedia Komunejo:  Monasterio de Piedra [+]
vdr
Ekstero de la monaĥejo.

Historio redakti

Dediĉita al Sankta Maria la Blanka, estis fondita en 1194 de dek tri cistercianaj monaĥoj alvenintaj el la Monaĥejo de Poblet, en la iama kastelo de Piedra Vieja (Malnova Ŝotono) apud la rivero Piedra. Estis tri konstruetapoj, nome primitiva gotika (13-a jarcento), renesanc-gotika (16-a jarcento) kaj klasik-baroka (18-a jarcento). El tiamaj elementoj rimarkinde viziteblas la restaĵoj de la malfruromanika preĝejo, la klostro, la kunvenejo, kaj la turo.

Ĝi estis abandonita en 1835 pro la desamortización de Mendizábal, aĉetita de privatulo en la 1840-a jaroj kaj konvertita de lia filo Juan Federico Muntadas el 1844 en turisma instalaĵo kun ĝardeno kaj fiŝbredejo tiam pionira en Hispanio. Ĝi estis katalogita kiel Nacia Monumento la 16an de Februaro 1983.

Priskribo redakti

Aparte la menciitaj historiaj vidindaĵoj, nuntempe plej altira estas la natura parko Monasterio de Piedra kreita de Juan Federico Muntadas kiel sinsekvo de akvofaloj, kies kreadon helpas la karsta agado de la kalcia karbonato propra de la rivero Piedra, kiu ĉefe dum sekega sezono akumulas materialon kiu plialtigas la akvofalajn nivelojn. La parko enhavas ankaŭ kelkajn grotojn, malkovritajn de la fondinto de la parko. Inter ĉefaj altiraĵoj estas akvofaloj La Caprichosa kaj Cola de Caballo kaj la nomita Lago Espejo (Spegulo). Estas markitaj padoj kiuj kondukas tra la parko, laŭlonge de ĉirkaŭ 5 km, al ĉiuj interesaĵoj. Ĵuse montriĝas proksime de la parko spektakloj kun rabobirdoj.

Bildoj de la monaĥejo redakti

Bildoj de la parko redakti

Eksteraj ligiloj redakti