Monaĥejo de Yuste

La Monaĥejo de Yuste [ĜUSte] estas monaĥejo ĉe la vilaĝo de Cuacos de Yuste, kie la Imperiestro Karlo la 5-a retiriĝis post abdiko kaj kie loĝis iom pli da unu jaro antaŭ sia morto (1556-1558). Ĝi estas je kelkaj km for de la vilaĝo en belega natura areo en montarbaro de natura komarko La Vera.

Monaĥejo de Yuste.

En la epoko de la retiriĝo de la imperiestro oni faris reformojn por komfortigi la vivon de la malsana eksimperiestro, kiu povis eĉ ĉeesti la meson ekde sia dormejo. Krome la helpantaro estis 60 aŭ 70 personoj. La eksimperiestro mortis tie, estis entombigita tie, sed poste reentombigita en la monaĥejo de El Escorial.

Komence de la 19a jarcento dum la Hispana Milito de Sendependigo la monaĥejo estus detruita, poste ruiniĝis kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento estis rekonstruita kiel memoraĵo kaj por allogi turismon.