Monaĥejo de sankta Ludgero

La monaĥejo de sankta Ludgero estas iama benediktana monaĥejo en Helmstedt, Germanio.

Monaĥejo kaj kolombejo en Helmstedt

Historio redakti

Ĉirkaŭ la jaro 800 la misiisto Ludgero venis kadre de la milito kontraŭ la saksoj kun Karolo la Granda en la regiono de Helmstedt por kristanigi la saksojn. Ĉe la iama imperia strato inter la brunsviga kaj magdeburga setlejoj Ludgero fondis la monaĥejon surloke de malnovĝermana fontosanktejo. La situo de la monaĥejo ĉe tiu ĉi komercostrato grava dum la mezepoko tiam estis ege favora. Ĝis en la 15-a jarcento la abatoj de la monaĥejo regis la urbon. La gravecon de la monaĥejo por la urbo ankaŭ konstatas la urboblazono montranta la sanktan Ludgeron.

La monaĥejo kontraŭstaris ĉiajn reformaciajn strebadojn de la 16-a jarcento kaj defendis ĝis sia malfondiĝo en 1802 la romkatolikan doktrinon.

Kun escepto de la romanika duobla kapelo en la interna korto la monaĵejo estis novkonstruata post la Tridekjara Milito en la baroka stilo kaj post ankaŭ ricevis la Türkentor (Turkopordego) samkiel la kolombejon. Decembre 1802 la monaĥejo estis sekularigita kadre de la napoleonaj militoj. La duklando Braunschweig-Lüneburg ricevis la terposedaĵon. Poste oni direktis la monaĥejon kiel agrara ŝtata bieno. Ĝi ekzistis ĝis 1977 sur la monaĥeja tereno kaj ekde tiam estas plue direktata sude de Helmstedt.

En la jaro 1980 la diocezo Hildesheim aĉetis la konventejon por la katolika eklezikomunumo S-ta Ludgero en Helmstedt. Ekde tiam la monaĥodomo servas kiel katolika renkontejo.

La Ludgera monaĥejo en Helmstedt estis ekde sia fondado fratomonaĥejo de la kolegiato Werden. Ambaŭ monaĥejoj ĉiam estis estrataj en persona unio, pro kio ankaŭ ambaŭ monaĥejoj tenis la duoblajn abatbastonojn en siaj blazonoj.

Fonto redakti

germane

Eksteraj ligiloj redakti