La Monaĥgipo, Necrosyrtes monachus, estas malnovmonda vulturo de la ordo de Akcipitroformaj kaj familio de Akcipitredoj, kio inkludas aglojn, milvojn, buteojn kaj akcipitrojn. Ĝi estas la ununura membro de la genro Necrosyrtes.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monaĥgipo
Monaĥgipo
Monaĥgipo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Necrosyrtes
Specio: N. monachus
Necrosyrtes monachus
(Temminck, 1823)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu estas el la plej malgrandaj vulturoj de la Malnova Mondo. Ili estas 62–72 cm longaj, havas enverguron de 155–165 cm kaj korpopezon de 1.5-2.6 kg.[1]

La Monaĥgipo estas tipa vulturo, kun senpluma rozkolora kapo kaj verdeca aŭ brunverdeca “kapuĉo” en nuko. Ĝi havas tre uniforman malhelbrunan korpoplumaron. Ĝi havas larĝajn flugilojn por ŝvebado kaj mallongajn vostoplumojn. Ĝi estas malgranda specio kompare kun plej vulturoj. Ĝi estas ekzemple iom simila al multe pli granda Monaĥvulturo, kun ege simila nomo ĉar ambaŭ havas en la latina specifa nomo la vorton “monachus”, signife monaĥo alude al kapuĉo, kiu kaze de la Monaĥvulturo estas pli kapopinta, dum kaze de la Monaĥgipo estas pli nuka. Krome la koloro de la vizaĝo malsimilas, kaj la Monaĥvulturo havas pli larĝan kaj fortikan bekon, dum la Monaĥgipo havas pli fajnan kaj longan bekon.

Kutimoj redakti

Ĝi reproduktiĝas en nesto konstruita el bastoneteroj en arboj (ofte palmoj) en multe de Afriko sude de Saharo. La ino demetas unu ovon. Birdoj povas formi izolajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.

Kiel ĉe aliaj vulturoj ĝi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kaj restaĵoj kiujn li trovas per ŝvebado super savano kaj ĉe homaj setlejoj, inklude rubejojn kaj bestomortigejojn. Ĝi ofte moviĝas en aroj, kaj estas tre abunda. En multe de siaj teritorioj estas ĉiam kelkaj ekzempleroj videblaj ŝvebantaj en la ĉielo kaj je preskaŭ ĉiu parto de la tago.

Tiu vulturo estas tipe sentima al homoj, kaj ofte ariĝas ĉirkaŭ homaj setlejoj. Ĝi estas foje menciata kiel “rubokolektanto” fare de lokanoj.

Se tiuj birdoj estas ĝenataj ĉe siaj nestoj, ili akre krias.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. "Oiseaux-Birds" Hooded Vulture, Oiseaux-Birds.com http://www.oiseaux-birds.com/card-hooded-vulture.html Konsultita la 2011-05-31
Fontoj