Monaj estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Monaj situas sur ebenaĵo en valo laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 15, Miskolc 30 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1256, tiam abateja bieno kaj vitejo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento okazis la rehomiĝo. En 1979 ĉesis la instruado en la lernejo. En Monaj migra poŝto servas.

Vidindaĵo redakti

Fontoj redakti

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.gyaloglo.hu