Monato pri Nigrula Historio

La Monato pri Nigrula Historio (angle Black History Month, en Usono ankaŭ African-American History Month) estas ĉiujara memorperiodo, precipe en Usono, Kanado kaj Britio, kiam oni intence memoras kaj celebras la historion de la afrikdevenaj homoj ekster Afriko. En Usono kaj Kanado ĝi okazas dum februaro,[1][2] kaj en Britio en oktobro.[3]

Usonaj mararmeanoj spektas dancadon dum celebrado de la Monato pri Nigrula Historio
Carter G. Woodson, iniciatinto de la observado

La memormonato komenciĝis en 1926 kiel semajna solenaĵo anoncita kiel "Negro History Week" de la historiisto Carter G. Woodson kaj la Asocio por Studado pri Negra Vivo kaj Historio (kiun Woodson kunfondis). Woodson elektis la duan semajnon de februaro, ĉar tiam okazis la naskiĝdatoj de du homoj grave influintaj la vivojn kaj socian staton de afrikdevenaj usonanoj, nome la prezidento Abraham Lincoln, kies dekreto (Emancipa Proklamaĵo) komencis la aboladon de sklaveco en Usono, kaj la aboliciisto kaj ekssklavo Frederick Douglass.[1] En 1976, okaze de la 200-jariĝo de Usono, oni plilongigis tiun semajnon al tuta monato. La tiam prezidento de Usono, Gerald Ford, parolis pri tio, instigante usonanojn "kapti la okazon por honori la tro ofte neglektitaj atingoj de nigraj usonanoj en ĉiu kampo de klopodado tra nia historio."[4]

References redakti

  1. 1,0 1,1 About African-American History Month. Library of Congress. Alirita 2012-02-14.
  2. About Black History Month. Citizenship and Immigration Canada. Alirita 14 February 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-01. Alirita 2012-02-27.
  3. Black History Month FAQ. Black History Month. Arkivita el la originalo je 2012-02-21. Alirita 14 February 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-21. Alirita 2012-02-27.
  4. President Gerald R. Ford's Message on the Observance of Black History Month. Gerald R. Ford Presidential Library and Museum. University of Texas. Arkivita el la originalo je 2013-01-19. Alirita 14 February 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-19. Alirita 2012-02-27.

Eksteraj ligiloj redakti