Monda.eu

eduka retejo

Monda.eu (labornomo Global E-learning[1]) estis senpaga retejo por tutmonda edukado. Kiel sian prioritaton ĝi konsideris „doni ekscitan enkondukon al diversaj kompleksaj kaj polemikaj temoj por daŭre konsciigi la homojn pri mondaj problemoj”.[2]

Monda.eu
Monda.eu
Monda.eu
retejo
Retadreso monda.eu
Kategorio Edukado
Lingvo(j) 8 (kun Esperanto)
Posedanto E@I, Studio GAUS, Südwind Agentur, Slovaka centro por komunikado kaj evoluado
Stato neaktiva
vdr

La retejo ofertis 11 edukajn modulojn pri diversaj temoj (tutmondiĝo, tutmonda ekonomio, homaj rajtoj, kritika pensado, malriĉeco, migrado, genra egaleco, civitana socio, medio kaj klimataj ŝanĝoj[2]) kaj ĝi estas taŭga por memlernado.[3] Ĝi enhavis forumon, rekomendatan literaturon kaj aliaj aldonajn informofontojn[1][4] kaj rilatan poŝaparatan aplikaĵon.[5] Por edukado ĝi uzis kvizojn kaj videojn.[4]

Ekesto redakti

Kun subteno de la Programo Sokrato-Leonardo de Eŭropa Komisiono kunlaboris pri kreado de la retejo dum 2 jaroj 4 partneroj: E@I (Slovakio), Slovakia centro por komunikado kaj evoluo (Slovakio), Studio GAUS (Germanio) kaj Südwind Agentur (Aŭstrio).[6][1]

Lingvoj redakti

La retejo estis havebla en la angla, la bulgara, la ĉeĥa, Esperanto, la germana, la hungara, la pola, la slovaka kaj la slovena lingvoj. Eblas aldoni ankaŭ aliajn lingvojn.[6]

En komunikiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Baláž, Peter (2014). “Du gravaj retejoj en Esperanto lanĉitaj”, La Ondo de Esperanto (10). Alirita 2014-11-24.. 
  2. 2,0 2,1 Pri Tutmonda Retlernado. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-3-14.
  3. . Surfujte s nami – október 2014. EXAM testing, spol. s r. o. (2014-10-02). Arkivita el la originalo je 2015-02-04. Alirita 2015-3-14. “slovake”.
  4. 4,0 4,1 . Vom Wissen um Globalisierung (germane). IT Beratung & Entwicklung (2014-10-14). Alirita 2014-11-24.
  5. Globálne vzdelávanie v SR (slovake). Platforma mimovládnych rozvojových organizácií. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2014-11-24.>
  6. 6,0 6,1 Pri ni. Arkivita el la originalo je 2016-02-26. Alirita 2015-3-14.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monda.eu en la slovaka Vikipedio.