Monda ĉampionado pri akvosporto

La Monda ĉampionado pri akvosporto estas la tutmonda ĉampionado por la ses plej signifaj disciplinoj de akvosporto: naĝado, akvosaltado aŭ (plonĝado), akvopilkado, arta aŭ sinkrona naĝado, malfermakva naĝado kaj ekde 2013 aldone ankaŭ alta akvosaltado (kun falado de 27 metroj ĉe viroj kaj de 20 metroj ĉe inoj). Ili estas prizorgataj de la Internacia Federacio de Naĝado, kaj ĉiuj naĝaj okazaĵoj okazas en vasta naĝa baseno longa 50 metrojn - kompreneble krom la konkursoj de "malfermakva naĝado", kiuj laŭdifine okazu en rivero, lago aŭ kanalo, teorie ankaŭ eblas okazado en maro.

Monda ĉampionado pri akvosporto
vdr
Monda ĉampionado pri akvosporto

eko de la vira finalo de liberstila naĝado de 1500 metroj en Budapeŝto 2017

eko de la vira finalo de liberstila naĝado de 1500 metroj en Budapeŝto 2017
ĝenro sporta evento
datoj mezo de la jaro
frekvenco ideale ĉiujn du jarojn, en la neparaj jaroj
aktuala evento Japanio Fukuoka 2023
poste Kataro Doha 2024, escepte jam en februaro
kaj sekve  Singapuro 2025

La okazaĵo unue estis okazigita en 1973 en Beogrado, Jugoslavio, kaj ekde 2001 principe estas okazigata ĉiujn du jarojn, en la neparaj jaroj. Antaŭ, la ritmo estis pli neregula, ekzemple de 1978 ĝis 1998, la ĉampionado okazis ĉiujn kvar jarojn, en la paraj jaroj inter Someraj Olimpikaj jaroj. Tamen la kronvirusa pandemio ekde 2020 denove malordigis la ritmon, kaj rezulte en 2021 ne okazis evento, sed en 2022, 2023, 2024 kaj 2025 ĉiun jaron okazos nun ĉampionado, por poste laŭplane daŭriĝi ĉiujn du jarojn, en la neparaj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti