Monda Junulara Tago

La Monda Junulara Tago (aŭ Tago de Monda Junularo; ambaŭ nomoj aperis sur IKUE-paĝoj) estas katolika junulara renkontiĝo. (En la komunismaj landoj okazadis similnoma evento, nomata Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro).

Partoprenantoj de la Monda Junulara Tago, en Kolonjo, 2005.

La Monda Junulara Tago (singularo) verdire okazas ĉiun jaron; ĝi estas celebrata en ĉiu diocezo de la mondo je la Palmodimanĉo; ĝenerale estas organizata samtempe en la diocezo de Romo malgranda internacia kunveno. Ĉiun duan aŭ trian jaron okazas granda renkontiĝo internacia, post invito de la papo por vojaĝi al ĉiufoje alia urbo kaj restadi ĉi tie plurajn tagojn. Tiam oni aŭdas pri "Mondaj Junularaj Tagoj" (pluralo). Tia renkontiĝo finiĝas per diservo, kiun prezidas la ĉefpontifiko mem; ĝi kunigas plurajn cent-milojn da partoprenantoj.

La 15-an de aŭgusto 1991 unuafoje la polan papon sur Klara Monto en Częstochowa aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo. Venis ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de junuloj.

Dum la MJT de 1995 en Manilo, preskaŭ kvin milionoj da fideluloj kunvenis okaze de tiu renkonto, kiu restas la plej granda renkontiĝo de la historio (ekster Barato).

La Pariza MJT en 1997 alportis signifoplenan evoluigon garditan ĝis nun :

  • organizado de tuta semajno en diversaj diocezoj de la invitanta lando,
  • tuja "festivalo de la junularo" dum tri tagoj, ĵus antaŭ la fina kunveno.

La Katolika Eklezio en Francio deziris fakte, ke la vigleco kaj la ekkonoj dum tiu evento ne profitu nur al la partoprenantoj el Parizo kaj el la apuda regiono, sed same al la partoprenantoj el ĉiuj francaj diocezoj.


Listo de la internacia Mondaj Junularaj Tagoj redakti

kunvenoj internaciaj
Jaro Datoj Loko Ĉeestantoj Temo Pli detalaj artikoloj
1984 15-a de aprilo Romo, Italio 300 000 Jubilea jaro de la redemptado
1985 31-a de marto Romo, Italio 300 000 Internacia Jaro de la Junularo
1987 11-a ĝis 12-a de aprilo Buenos Aires, Argentino 1 000 000 Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. (Johano Unua epistolo,4,16) 2-aj MJT
1989 15-a ĝis 20-a de aŭgusto Sankta Jakobo, Hispanio 400 000 Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo (Johano Evangelio,14,6) 4-aj MJT
1991 10-a ĝis 15-a de aŭgusto Częstochowa, Pollando 1 600 000 Vi ricevis la spiriton de adopto (Romanoj 8,15) 6-aj MJT
1993 10-a ĝis 15-a de aŭgusto Denver, Usono 500 000 Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. (Johano 10,10) 8-aj MJT
1995 10-a ĝis 15-a de januaro Manilo, Filipinoj 4 000 000 Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. (Johano Evangelio 20,21) 10-aj MJT
1997 19-a ĝis 24-a de aŭgusto Parizo, Francio 1 200 000 Majstro, kie vi loĝas? - Venu, kaj vi vidos. (Johano 1,38-39) 12-aj MJT
2000 15-a ĝis 20-a de aŭgusto Romo, Italio 2 000 000 La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni (Johano 1,14) 15-aj MJT
2002 23-a ĝis 28-a de julio Toronto, Kanado 800 000 Vi estas la salo de la tero … Vi estas la lumo de la mondo (Mateo 5,13-14) 17-aj MJT
2005 16-a ĝis 21-a de aŭgusto Kolonjo, Germanio 1 000 000 Ni venis por adorkliniĝi al li (Mateo 2,2) Monda Junulara Tago 2005 20-aj MJT
2008 15-a ĝis 20-a de julio Sidnejo, Aŭstralio 350 000 Vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito descendos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj (Agoj 1 versiklo 8) Monda Junulara Tago 2008 23-aj MJT
2011 15-a ĝis 21-a de aŭgusto Madrido, Hispanio 2 000 000 Enradikigitaj kaj konstruitaj en Kristo, firmaj en la fido (Epistolo al la Koloseanoj 2,7) Monda Junulara Tago 2011 26-a MJT
2013 23-a ĝis 28-a de aŭgusto Rio de Janeiro, Brazilio 3 200 000 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn (Mateo 28,19) Monda Junulara Tago 2013 28-a MJT
2016 26-a ĝis 31-a de julio Krakovo, Pollando Feliĉaj estas la mizerikordemaj, ĉar ili ricevos mizerikordon (Mateo 5,7) Monda Junulara Tago 2016 31-a MJT
Diocezaj celebradoj de la Monda Junulara Tago je la Palmodimanĉo de ĉiu jaro
Dato Temo Pli detalaj artikoloj
23-a de marto 1986 Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi (1Petro 3,15)
27-a de marto 1988 Kion ajn li diros al vi, tion faru. (Johano 2,5)
8-a de aprilo 1990 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj (Johano 15,5)
12-a de aprilo 1992 Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion (Marko 16,15)
22-a de marto 1994 Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas (Johano 20,21)
31-a de marto 1996 Sinjoro, al kiu ni iru ? Vi havas la vortojn de eterna vivo. (Johano 6,68)
5-a de aprilo 1998 La Sankta Spirito instruos vin pri ĉio (Johano 14,26)
28-a de marto 1999 La Patro mem vin amas (Johano 16,27)
8-a de aprilo 2001 Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. (Luko 9, 23)
12-a de aprilo 2003 Jen via patrino ! (Johano 19, 27)
4-a de aprilo 2004 Ni volas vidi Jesuon. (Johano 12, 21)
6-a de aprilo 2006 Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, kaj lumo por mia vojo. (Psalmo 119, 105) Monda Junulara Tago 2006 21-aj MJT
31-a de marto 2007 Amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. (Johano 15,12)
5-a de aprilo 2009 Ni metis nian esperon en la vivantan Dion. (Epistolo al Timoteo 4,10)
20-a de marto 2010 Bona Moŝto, kion devas mi fari por heredi la eternan vivon? (Marko 10, 17-30)
1-a de aprilo 2012 Ĉiam ĝoju vi en la Sinjoro. (Filipianoj 4,4)
13-a de aprilo 2014 Feliĉaj estas la malriĉaj en koro, ĉar la regno de la Ĉielo estas ilia. (Mateo 5, 3)
29-a de marto 2015 Feliĉaj estas la puraj koroj, ĉar li vidos Dion. (Mateo 5, 8)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti