Monda Konferenco kontraŭ Rasismo, rasa diskriminacio, Ksenofobio kaj rilata maltoleremo

La Monda Konferenco kontraŭ Rasismo, rasa diskriminacio, Ksenofobio kaj rilata maltoleremo okazis ekde la 28-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2001 en la konferencejo Kingsmead de Durbano, Sudafriko, organizita de Unuiĝintaj Nacioj. UEA partoprenis en tiu konferenco, reprezentita de Elisee By'elongo.

Edukado, Informado, Komunikado kaj Ĵurnalismo redakti

La laboroj de la Monda Konferenco kontraŭ Rasismo, Ksenofobio kaj ĉiuj maltoleremoj efektiviĝis en komisionoj. Tiuj komisionoj diskutis la rolon de edukado por lukti kontraŭ rasismo kaj diskriminacio. Oni konsideris multajn aspektojn kiuj koncernas, ekzemple la rolon de televid-dissendado kaj radiodisaŭdigo kaj debato fariĝis pri interkultura aranĝo kaj edukado kiuj devas valorigi impresojn de homaj rajtoj. Specifaj punktoj estis pritraktitaj, ekzemple malkonsidero aŭ malbona konsidero de gentoj kaj rasa malekvilibro, malegaleco estis debatitaj. Oni rimarkis ke 90% el teknikaj gvidantoj estas viroj kiam 90% el administraj respondeculoj estas virinoj. Historie oni hontis vidi, ke virinoj postulas nur facilajn laborojn kaj malsame viroj iras al duraj laboroj.

Inform-stacio kaj retoj kiuj rilatas al komunikado estas kontrolataj de malgranda grupo de individuoj, ĉefe venantaj el riĉaj nordaj landoj. Tial informdissendado estas uzata kia ilo por protekti ekonomiajn interesojn de la kontrolanta grupo. Koncerne homajn rajtojn, oni agnoskis kun propono de juĝisto Jesús García (propono aprobita de partoprenantoj), ke UN kaj registaroj konsideris rajton al edukado kiel devigan kaj necesan por evoluigi la tutan mondon.

Leĝaj mezuroj, politikoj kaj praktikoj redakti

Partoprenantoj en tiu ĉi aranĝo pridiskutis procedurojn, strategiojn kaj planojn kiujn registaroj devas apliki por efektive sekvi rezoluciojn aprobitaj de Monda Forumo. Aldone al tio la komisiono diskutis pri krimaj leĝoj kaj rimedoj por neŭtraligi rasismon en naciaj politikoj kaj aliaj aspektoj de la vivo. Diskriminacio pro kiu dalitoj, afrikanidoj, afrikanoj kaj romaoj suferis aŭ suferas estis koncerno de tiu ĉi komisiono. Estas notinda, ke diskutiĝis problemo inter Israelo kaj Palestino. Multaj partoprenantoj aprobis decidon laŭ kiu cionismo de Israelo estas registaro kiu praktikas rasan diskriminacion kaj rasismon. Kvankam judoj rifuzis tion kaj diris, ke nur ili rajtas tiun landon, fina kaj ĉefa deklaro de forumo substrekas ke Israelo faras apartismon kontraŭ la popolo palestina kaj ke UN, registaroj kaj NROj devas interveni diversmaniere por efike helpi al palestina popolo akiri sendependecon. Tamen palestinaj NROj estis brutalaj kontraŭ israelanoj kiam tiuj ne permesis al israelidoj esprimi iliajn pensojn, kvankam tiuj lastaj restis kvietaj kaj malbrutalaj. Multaj NROj tamen parolis por palestina popolo kaj do estas deklaro kiu petas UN helpi por rajte disponigi parton de la lando ankaŭ al palestina popolo.

Religiaj maltoleroj redakti

Multaj intervenantoj sugestis al registaroj, ekleziestroj kaj NROj agadojn por nuligi diskriminacion kontraŭ iu ajn formo de religiokredo. Ĉiu individuo rajtas aliĝi en ia ajn religio sen diskriminacio iaforma. NROj estis kuraĝigitaj same kiel UN fari planon por kontraŭi diskriminacion fare de religianoj. Tio helpos nuligi religiajn maltolerojn.

Kompenso, kontribucio kaj riparado redakti

Problemo pri kompenso kaj kontribucio fare de landoj kiuj praktikis rasismon, rasan diskriminacion, sklavkomercon kaj koloniismon al viktimaj landoj estis unu el eminentaj debatoj dum forumo de NROj de monda konferenco. En tiu ĉi laborgrupo, konferencanoj sindemandis profunde kaj detale kiel prezenti demandon de riparado al viktimoj de sklavkomerco, komerco de nigruloj kaj koloniismo fare de respondecaj aktoroj de tiuj fiagoj. Estis varma diskuto, kiam debato malfermiĝis pri malakcepto de Usono partopreni efektive kaj globe mondan konferencon kaj ties procesojn. NROj diskutis pri kiel tiu malbona ekzemplo povas disinflui aliajn agantojn kaj tiel malhelpi al leĝaj proceduroj reliefigante kompenson kaj kontribucion kiel rimedoj por riparado al landoj kiuj suferis, suferas pro koloniismo aŭ sklavkomerco iam faritaj de potenculoj. Estas notinde, ke kvankam usona registaro ne volis agnoski kaj aprobi riparadon kaj kompenson kiel necesajn rimedojn por kontribucii al viktimoj de koloniismo, sklavkomerco, sklavtranslokiĝado de nigruloj farita de eŭropanoj (bone difinitaj), ĉiuj NROj el Usono decidis, konsentis daŭrigi siajn luktojn pridemandante kompletan riparadon, kompletan kompenson kaj kompletan kontribucion fare de registaro de Usono al viktimoj. NROj usonaj sindonos subteni afrikusonanojn kiuj suferis pro mistraktoj, miskonsideroj, fiagoj kaj mortigadoj tra sklavsistemo kaj sklavkomerco.

Junuloj kaj infanoj redakti

Junuloj demandis multajn aferojn i.a. ili volas, ke ne-formala, ne oficia edukado estu restrukturita tre bone kaj menciota en deklaracio de NROj. Interkultura edukado promocias kaj devas respekti malsamecojn de ĉiuj kulturoj. Estas multaj problemoj pro kiuj junuloj kaj infanoj suferas pro diskriminacioj multnombraj. Estis subliniigita ke problemoj kiel perfortigo kaj brutala konsidero fare de plenaĝuloj al junuloj kaj infanoj, kaj aliaj problemoj ligitaj al prostitucioseksa komerco de junuloj kaj infanoj estas malleĝaj, kaj ĉiuj NROj kaj registaroj devas adresi atenton, ĉar tiuj praktikoj estu neŭtraligotaj. Edukado ne estas privilegiodonaco al junuloj kaj infanoj sed male tio estas rajto. Do, ĉiuj junuloj profitu de tio. Tiu helpos al la mondo limigi krimojn kaj aliajn maltolerojn farataj de infanoj kaj junuloj.

Trafikoj kaj komerco redakti

Temkomisiono kiu traktis problemojn rilate al trafikaj diskriminacioj subliniigis la problemon de malleĝa trafiko kaj komerco pro kiuj virinoj kaj infanoj suferas kaj kiel faktoroj i.a malriĉeco, senlaboreco kaj sen edukebleco kaj aliaj parametroj kontribuas al malleĝaj trafikoj aŭ komerco. Prof. Helena Theodora el Universitato de Sociologio en Rio de Janeiro en Brazilo, klarigis rilaton inter malriĉeco kaj malleĝa komerco fare de virinoj kaj aliaj socio-ekonomiaj aspektoj en Brazilo. NROj diskutis interdependencon de aŭtoritatoj kaj materiaj fortoj kun seksaj ekspluatadoj pro kiuj virinoj estas viktimoj kaj donis ekzemplon de sambaj dancistoj kiuj estas enkondukitaj al Eŭropo kiel dancistoj sed kiuj poste estas ekspluatitaj por seksa komerco.

Aidoso kaj kunligitaj malsanoj redakti

Inter aliaj problemoj oni substrekis bezonon konsideri homojn kun viruso kiel aliajn personojn sen suferigi ilin pro diskriminacio. Oni ne devas diskriminacii malsanulojn precipe tiuj kiuj suferas pro Aidoso. Kazo de Sudafriko estis bona ekzemplo ĉar multaj homoj vivas kun viruso kaj jam aliaj suferas pro tio. Estus ĝentile se progresintaj landoj kaj industriaj potenculoj konsentus helpi al malriĉaj landoj lukti kontraŭ danĝeraj malsanoj kaj tiel savi la homaron. Se ekzemple estos riparado aŭ kompenso–pagado, propono estas ke agantoj de koloniismo kaj sklavkomerco povos kontribucii disponigante kuracilojn kaj medikamentojn al viktimoj de tiuj malleĝaj iamfaritaj ekspluatadoj.

Bibliografio redakti

Martin Solly. Ksenofobia gvidlibro al la italoj, Tradukis A. Löwenstein. Geografio, vojaĝoj. Eld. IEF, Milano, 2006, amuzstila libreto kun faktoj kaj fantazioj pri italoj

Rodney Bolt, Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj, Tradukis S. Davies. Geografio, vojaĝoj. Eld. Bero, Rotterdam, 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Interkultura edukado

Interkultura komunikado