Monda Kulturo

esperanta revuo

Monda Kulturo estis kultura periodaĵo eldonata de Universala Esperanto-Asocio en la 1960-aj jaroj. La subtitolo "internacia revuo pri literaturo, filmo, teatro" resumas la temajn fokusojn. Inter aŭtuno 1962 kaj printempo 1966 aperis entute 15 volumoj.[1] En 1962 kaj 1963 la redaktoro estis William Auld, en 1964 ĝis 1966 tiun funkcion havis André Albault, kaj dum ioma tempo la funkcion ankaŭ plenumis Victor Sadler. En la revuo aperis originalaj verkaĵoj, artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj de konataj esperantlingvaj eseistoj, poetoj kaj alispecaj verkistoj de la epoko, interalie de Sándor Szathmári, Fernando de Diego, Josip Velebit, Daphne Lister, Sen RodinChristian Declerck, sed ankaŭ tradukitaj beletraĵoj kiel ekzemple de Arthur Conan Doyle.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti