La Mondaj ludoj estas divers-sporta konkuro en kiu konkuras sportistoj el la tuta mondo. La sportoj de la mondaj ludoj estas sportoj kiuj ne aperas en la olimpiaj ludoj. Tiu ĉi evento estas organizata de la Internacia asocio de la Mondaj ludoj (International World Games Association - WGA), kaj ĝin subtenas ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato.

Mondaj ludoj
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1981
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La sportoj konkureblaj estas tiuj, kiuj ne estas olimpiaj sportoj aŭ tiuj, kiuj iam estis olimpiaj sportoj sed jam ne plu. Ekzistas du konkuraj ebloj: La konkuraj sportoj, kie la sportisto celas konkuri kaj atingi medalon, kaj la ekspoziciaj aŭ invititaj sportoj, en kiuj ne eblas gajni medalon. La nombro da sportoj varias en ĉiuj ludoj, ĉar unu el la reguloj de la ludoj estas ke kiam iu urbo estas elektita por gastigi la eventon, tiu urbo ne povas elspezi monon por konstrui novajn sportejojn, sed la urbo devas uzi la monon por plibonigi la jam ekzistantajn sportejojn. La evento okazas unu jaro post la olimpiaj ludoj.

Historio redakti

La origino de la Mondaj ludoj troviĝas en 1980, kiam Un Yong Kim, tiama prezidanto de la Monda Federacio de tekvondo, invitis konkuri ĉe Sud-Koreio al aliaj ĉefoj el malsamaj sportaj federacioj, kiuj tiam ne konkuris en la olimpikoj. Kim proponis krei novajn internaciajn ludojn por tiuj sportoj, kiujn ne partoprenu en la olimpikoj. Tiu jaro estis kreita la "Konsilo por la Mondaj ludoj" kiuj ŝanĝis poste sian nomon al "Internacia asocio de la Mondaj ludoj", tiu organizaĵo estas aprobita de la Internacia Olimpika Komitato.

La unua sidejo de la Mondaj ludoj estis Santa Clara en la jaro 1981. En la evento partoprenis pli ol 1200 sportistojn kaj 18 sportojn. Ekde tiam, la ludoj okazas ĉiun kvaran jaron.

Sportoj redakti

La sportoj kiujn eblas partopreni en la Mondaj ludoj estas iu ajn kiun ne partoprenu de la olimpikoj. Kelkaj sportoj kiuj partoprenis en la unuaj ludoj, kiel tekvondotriatlono, poste iĝis olimpiaj ludoj, kaj pro tio jam ne plu partoprenas. Ankaŭ, kelkaj sportoj kiuj iam estis olimpikaj ludoj, sed poste jam ne plu partoprenis de la olimpikoj pro decido de la Internacia Olimpika Komitato, estos denove ludataj en la Mondaj ludoj, kiel la basbalo kaj softbalo.

Eventoj redakti

Jaro Evento Sidejo Lando
1981 1-a versio Santa Clara   Usono
1985 2-a versio Londono   Britio
1989 3-a versio Karlsruhe   Germanio
1993 4-a versio Hago   Nederlando
1997 5-a versio Lahti   Finnlando
2001 6-a versio Akita   Japanio
2005 7-a versio Duisburgo   Germanio
2009 8-a versio Kaoŝiung   Tajvano
(sub la nomo   Ĉinio Taipei)
2013 9-a versio Kalio   Kolombio
2017 10-a versio Vroclavo   Pollando
2022 11-a versio Birmingham (Alabamo)   Usono
2025 12-a versio Ĉengduo   Ĉinio

Medal-tabulo redakti

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1   Italio 120 120 111 351
2   Usono 114 106 91 311
3   Germanio 107 95 121 323
4   Rusio 81 58 44 183
5   Francio 70 70 71 211
6   Britio 47 49 66 162
7   Ĉinio 41 37 20 98
8   Japanio 37 29 43 109
9   Sud-Koreio 37 13 17 67
10   Aŭstralio 35 50 36 121
11   Svedio 34 34 40 108
12   Nederlando 33 35 44 112
13   Hispanio 24 30 32 86
14   Tajvano 23 22 18 63
15   Belgio 22 22 26 70
16   Ukrainio 20 25 18 63
17   Kanado 18 17 25 60
18   Sovetunio 15 13 8 36
19    Svislando 13 17 10 40
20   Norvegio 13 13 31 57
21   Aŭstrio 12 18 14 44
22   Kolombio 12 16 15 43
23   Sud-Afriko 11 12 15 38
24   Danio 10 7 11 28
25   Hungario 9 10 17 36
26   Finnlando 8 19 21 48
28   Nov-Zelando 8 12 8 28
29   Ĉeĥio 8 11 13 32
30   Bulgario 7 2 5 14
31   Belorusio 6 5 13 24
32   Pollando 6 4 13 23
33   Egiptio 5 8 14 27
34   Brazilo 5 8 8 21
35   Slovakio 5 8 7 20
36   Slovenio 4 7 6 17
37   Grekio 4 6 2 12
38   Portugalio 4 4 5 13
39   Venezuelo 4 3 6 13
40   Meksiko 4 2 3 9
41   Malajzio 3 5 4 12
42   Estonio 3 4 1 8
43   Rumanio 3 3 1 7
44   Kroatio 3 1 5 9
45   Fiĝio 3 0 0 3
46   Argentino 2 4 9 15
47   Irlando 2 4 4 10
48   Litovio 2 2 2 6
49   Kazaĥio 2 1 2 5
50   Singapuro 2 1 0 3
51   Bosnio kaj Hercegovino 2 0 3 5
52   Turkio 1 2 9 12
53   Luksemburgo 1 2 3 6
54   Tajlando 1 2 2 5
55   Mongolio 1 2 1 4
56   Kataro 1 2 0 3
57   Ĉilio 1 1 2 4
58   Uzbekio 1 1 1 3
59   Indonezio 1 0 7 8
60   Maroko 1 0 3 4
61   Gvatemalo 1 0 0 1
61   Sauda Arabio 1 0 0 1
61   Serbio kaj Montenegro 1 0 0 1
61   Vjetnamio 1 0 0 1
65   Filipinoj 0 5 4 9
66   Jordanio 0 2 2 4
67   Honkongo 0 2 0 2
68   Ebura Bordo 0 1 3 4
69   Azerbajĝano 0 1 1 2
69   Barejno 0 1 1 2
69   Madagaskaro 0 1 1 2
72   Alĝerio 0 1 0 1
72   Dominika Respubliko 0 1 0 1
72   Liĥtenŝtejno 0 1 0 1
75   Jamajko 0 0 2 2
75   Montenegro 0 0 2 2
77   Bahamoj 0 0 1 1
77   Kartvelio 0 0 1 1
77   Barato 0 0 1 1
77   Irano 0 0 1 1
77   Israelo 0 0 1 1
77   Kuvajto 0 0 1 1
77   Monako 0 0 1 1
77   Niĝerio 0 0 1 1
77   Pakistano 0 0 1 1
77   Peruo 0 0 1 1
77   Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 0 0 1 1
77   Jugoslavio 0 0 1 1

Eksteraj ligiloj redakti