Mondo kaj Koro

poemaro de Kálmán Kalocsay
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mondo kaj Koro[1][2][3] estas kolekto de originalaj poemoj de Kálmán Kalocsay. La 32-paĝa libro estas la unua originala kolekto de la poeto. En la jaro 1921 ĝi estas eldonita en Budapeŝto. Represon prizorgis en 1981 eldonejo Artur E. Iltis el Sarbrukeno.

Mondo kaj Koro
Mondo kaj Koro
Mondo kaj Koro
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1921
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Presejo Markovits
Paĝoj 32
vdr

Recenzoj redakti

 
 La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj poezia kapablo altgradaj. 
— 1921, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 28
 
 Kolekto de 24 originalaj poemoj, veraj perloj de nia literaturo. Kvin el ili kantas pri la nova sento anoncita de nia Majstro, la ceteraj harmonie rediras pri la eternaj temoj preferataj de l' poetoj pri amo, belo, naturo, bedaŭro, seniluziigo, rememoro. La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj granda poezia talento. 
— 1922, Historio de Esperanto II, paĝoj 504-505
 
 Ni bedaŭras, ke tiaj verketoj estas prezentaj en nesufiĉe bela vesto. Ni ja bone scias, ke nuntempe la eldonado ne estas tre facila en kelkaj landoj sed restas tamen la fakto, ke estas ĉiam plibone prezenti belan pentraĵon en rilate bela kadro. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4794, paĝo 402
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, Historio de Esperanto (paĝo 504) kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, paĝo 78
  3. Mondo kaj Koro en Enciklopedio de Esperanto/M, 1934

Eksteraj ligiloj redakti