Monergismo, el la grekaj monos (sola), kaj ergo (faro)] en la Kristana teologio estas la teorio laŭ kiu nur la Sankta Spirito estas la agento de konvertiĝo, nome ke nur la suverena agado de Dio persvadas, fakte, personon readresi tutan sian vivon al Dio obeante al Jesuo Kristo. Tiu teologia konceptado estas plejofte asociita al la konvinkoj de Kalvinismo, aparte al la doktrinoj de la Efika graco, kontraŭanta Arminianismon kaj Katolikismon

Difino de Monergismo redakti

Plisimple, Monenergismo estas saturita de la konvinko ke la savo de iu persono dependas ĉiumomente, ekde la komenco ĝis la fino, de la efika agado de Dio, kiu ekscitas en la persono deziron kaj kapablon ekpenti pri siaj pekoj kiu allasas ke en sian vivon eniru persono kaj agado de Jesuo Kristo kiel ili estas prezentitaj en la evangelio.

Tiel monergismo polemike oponas sinergismon, kiu, en sia plej simpla formo, postulas kooperon inter Dio kaj la homa persono serĉanta la savoon. Tiukaze, Dio alproksimiĝas al la homa kreaĵo, ĝin helpante, sed lasante ke ĝi «faru sian parton». La savo, do, estus nekompleta ĝis kiam la homa kreaĵo aldonu tion kio ĝin komplete realigas.

Laŭ monergismo, al la pekuloj estas koncedita la pardono, nome la eterna savo, kiam ili ricevas en sia persono, kun fido, pere de la Sankta Spirito, tion kion Jesuo atingis per siaj perfekta vivo kaj ofera perkrucuma morto. Poste estos ĉiam la Sankta Spirito kiu akompanas la kredanton, lin sanktigante, progresantan en la kristana vivo. Monergistoj apogas sian doktrinon precipe en Sankta Paŭlo de la letero al Romanoj (8,30) : «kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris», kaj en 1Kor 1,30.

La merito de la savo, tiel, estas tute de Dio, kiu plezuriĝas doni la savan gracon al determinita nombro de pekuloj kondamnindaj, ilin spirite regenerante, al ili liverante tion kio necesas por la savo.

Oni vidu, tamen, ke ĝi, almenaŭ formale, distanĉiĝas el la Duobla antaŭdestino de Goteskalko.

Oponoj al la monergismo redakti

Sinergismo (koopera agado) kaj Volismo (propra interveno), kaj ĝenerale Katolikismo, kontestas ke Dio volas ke la homa estulo lin sekvu, kaj tiucele lin helpas, sed fakte ekskludas ke tio okazu ankaŭ per lia libera elekto. Ili rimarkigas ke la homa estulo, aranĝita «laŭ la bildo de Dio kaj simila al li», ne povas ne havi kapablon elekti, konvertiĝi, kredi kaj ami Dion. Laŭ sinergismo, Dio, pro sia amo, donis al la homa kreitulo elektolibervolon, kaj tiu ĉiam daŭras. Sinergistoj opinias ke monergismo fatale konduku al fatalismo. Kaj estus strange ke ĝuste la morala vivo ne influu la tutan sorton de la homo ĝuste kiel ĝi konstituas la esencon de la homa konscio. Kaj eĉ pli strangas, laŭ katolikaj teologioj, ke valoro de la homo malpliiĝus, en kulturoj enfluitaj de kristanismo, ĝuste kiam kun humanismoj kaj renesancoj estas ege ekzalta la digneco de la homo.

Monergistoj rebatas ke, laŭ la biblia antropologio la homa kreitulo perdis ĉiun kapablon sin rehabiliti antaŭ Dio kaj ke sen ties decida helpo li ne povas esperi ŝanĝi sian kondamnitan sorton laŭ la diaj kriterioj.

Monergismo en la historio redakti

Estis precipe Luteranismo kiu elpensis, en la moderna epoko, kaj difinis kaj disvastigis monergismon. El sia Eta Katekismo, Marteno Lutero skribas: " Mi kredas ke per miaj propraj racio aŭ forto mi ne povas kredi en Jesuo, mia Sinjoro, aŭ alveni lin. La Sankta Spirito, tamen, min alvokis pere de la evangelio, min iluminis per Siaj Donoj, kaj sanktigis kaj konservis en la kredo".

La doktrinon de monergismo plifortigis certe Kalvino.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ kritikistoj, la tuta afero naskiĝas el la volo forŝteli nenion al Dio kaj ekzalti lian mizerikordon (monergismo), kaj la sama volo savi la dignecon de homo kiu siavice fondiĝas en Dio mem (sinergismo). Hodiaŭ malfacile troviĝas en la religia praktikado (Ekumenismo) spurojn de tiu kontrasto. La ĵusa (1994) kuna deklaracio pri la Paravigo flanke de Katolikoj kaj Luteranoj ekkunportas klarigon pri tiu kontrasto, kaj foje la konstaton de malĉeesto de veraj kontrastoj trans la terminologio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Carmelo Carvello, Il Piccolo catechismo di Lutero: genesi, contenuto, valore pedagogico-pastorale, Edizioni del Seminario, 1994.
  • Battista Mondin, Storia della Teologia, Edizioni Studio Domenicano, 1997.
  • Louis Berkhof, Systematic Theology, Wm. B. Eerdmans Publishing, 1996.
  • DICHIARAZIONE CONGIUNTA SULLA DOTTRINA DELLA GIUSTIFICAZIONE fra Chiesa Cattolica e Chiesa Luterana, 1994.