Monesma y Cajigar [moNESma ikaĥiGAR] (Monesma i Caixigar en ribagorza kataluna)[1] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Monesma y Cajigar
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22587
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 0° 36′ O (mapo)42.2613888888890.59833333333333Koordinatoj: 42° 16′ N, 0° 36′ O (mapo) [+]
Alto 1 025 m [+]
Areo 62,597685 km² ( 625 9.7 685 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monesma y Cajigar (Provinco Ŭesko)
Monesma y Cajigar (Provinco Ŭesko)
DEC
Monesma y Cajigar
Monesma y Cajigar
Situo de Monesma y Cajigar
Monesma y Cajigar (Hispanio)
Monesma y Cajigar (Hispanio)
DEC
Monesma y Cajigar
Monesma y Cajigar
Situo de Monesma y Cajigar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monesma y Cajigar [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Cajigar, okcidente de la rivero Noguera Ribargorzana kiu faras limon inter Aragono kaj Katalunio. Nome inter riveroj Isábena kaj Noguera Ribagorzana. La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Cajigar.

Ĝi limas norde kun Isábena kaj Arén, oriente kun Arén kaj Puente de Montañana, kaj okcidente kun Castigaleu. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Areo de Cajigar
    • Cajigar (municipa ĉefurbo)
  • Areo de Monesma de Benabarre
    • Badías (iama ĉefurbo de Monesma)
    • Chiró
    • Colachoa
    • Noguero
    • Puyol
    • Soliveta
    • La Torre de Monesma

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Cajigar mem kiel sidejo de la municipo (1 025 msm)[2] estas je 120 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata per loka ŝoseo sude kun Castigaleu kaj okcidente kun la valo de la rivero Isábena.

Historio redakti

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de la du ĝistiamaj municipoj Cajigar kaj Monesma de Benabarre en la 1960-aj jaroj.

La plej frua mencio pri Cajigar estas de la jaro 808 kiam ĝia preĝejo estis donita al la abato de Lavaix. Poste, ĝi ekdependis de la monahejo de Alaón.​ La loko estis parto de la senjorlando de Bardají, poste de Villahermosa. En 1834 oni konstruis urbodomon. En 1857 ĝi estis integrita en la municipo de San Esteban de Mall.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Monesma y Cajigar kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 66 loĝantoj (2022).[3] Ĉe Cajigar mem oni malaltiĝis el pli ol 300 loĝantoj ĝis 1950 ĝis nunaj nur 32 loĝantoj (2020).

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj fakte en Cajigar:

  • La urba kerno.
  • Ermitejo de Sankta Bartolomeo.
  • Preĝejo de Sankta Maria.
  • Naturaj lokoj.

Krome preĝejo kaj ermitejo en Monesma.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monesma y Cajigar en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cajigar en la hispana Vikipedio.