Mongolaj-manĉuraj herbejoj

La mongolaj-manĉuraj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo daura stepo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Mongolujo, Interna Mongolujo kaj Nordorienta Ĉinujo (historie konata kiel Manĉurujo).

Mongolaj-manĉuraj herbejoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojĈinio, Mongolio, Rusio

Koordinatoj46° 39′ 47″ N, 118° 37′ 23″ O (mapo)46.663133118.623101Koordinatoj: 46° 39′ 47″ N, 118° 37′ 23″ O (mapo) [+]

Areo887 000 km² (88 700 000 ha)

Mongolaj-manĉuraj herbejoj (Tero)
Mongolaj-manĉuraj herbejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Inner Mongolia Grassland [+]
vdr
Herbejo en Interna Mongolujo.

Priskribo redakti

La Mongolaj-manĉuraj herbejoj kovras areon de 887 300 kvadratajn kilometrojn. Ili konstituas vastan lunarkon ĉirkaŭ Gobio-Dezerto, etendiĝantan tra centra kaj orienta Mongolujo en la orienta parto de Interna Mongolujo, en de orienta kaj centra Manĉurujo, kaj tiam sudokcidenten tra la nord-ĉina ebenaĵo.

Al la nordoriento kaj la nordo, la Selenĝ-orĥona arbarstepo kaj la Daura arbarsteppo konstituas transiran zonon inter la herbejoj kaj la arbaroj de Siberio norde. Oriente kaj sudoriente, la herbejoj transiras al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, inkluzive de la Manĉuraj miksaj arbaroj, la Nordorient-ĉinaj ebenaĵaj deciduaj arbaroj, kaj la Centra-ĉinaj leŭso-ebenaĵaj miksaj arbaroj. Je la sudokcidento, la herbejoj etendiĝas ĝis la Flava Rivero, trans kiu troviĝas la Ordos-altebenaĵa stepo.

Flaŭro redakti

 
Stepo, Kharkhorin (Harhorin), Övörkhangai, Mongolujo.

La superreganta flaŭro konsistas el mezaltaj ĝis altaj herbejoj, dominataj de stipoj (Stipa baicalensis, Stipa capillata kaj Stipa grandis), Festuca ovina, Leymus chinensis, Filifolium sibiricum kaj Kengia squarrosa. La pli sekaj regionoj ĉirkaŭantaj Gobion, gastigas trosekecotoleremaj gresoj, kune kun herbecaj ne-poacaj, ne-junkacaj, ne-ciperacaj angiospermoj kaj malalta veprejo.

La sudokcidentaj deklivoj de Granda Ĥingan-Montaro subtenas arbarerojn de decidua foliarbaro, ĉu de la mongola kverko (Quercus mongolica), aŭ miksaĵo de poplo (Populus davidiana kaj Populus suaveolens), orientazia betulo (Betula platyphylla), kaj saliko (Salix rorida).

Faŭno redakti

 
Malsekejo en Mongola stepo.

Pluraj specioj de krize minacatajmamuloj verŝajne troviĝas en la Mongolaj-manĉuraj herbejoj, kvankam la restantaj populacioj estas severe fragmentitaj. La hemiono (Equus hemionus) eble ankoraŭ troviĝas apud la mongol-limaj regionoj, kaj populacioj de neĝleopardo (Panthera uncia) eble malgrandnombre vivus en la montaraj areoj, kvankam neniuj registraĵoj el tiu ekoregiono estas sciataj. Baktria kamelo (Camelus bactrianus), Przewalski-gazelo (Procapra przewalskii), kaj Prĵevalski-ĉevalo (Equus przewalskii) estis ekstermitaj en tiu ekoregiono rezultante de ĉasado kaj eble de delokigado kaŭze de brutaro. Aliaj mamuloj vivantaj en la ekoregiono estas : azia marmoto (Marmota bobak), griza lupo (Canis lupus) , mongola gazelo (Procapra gutturosa) kaj stepa vulpo (Vulpes corsac).

La bruna fazano (Crossoptilon mantchuricum) estas la sola endemia birdo en la ekoregiono.

Vidu ankaŭ redakti

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Eŭrazia Stepo
Konservada stato de ekoregiono


Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo   Kazaĥio,   Taĝikio,   Uzbekio
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto   Kazaĥio
PA0803 Centr-anatolia stepo   Turkio
PA0804 Daura arbarstepo   Ĉinio,   Mongolio,   Rusio
PA0805 Orient-anatolia montara stepo   Armenio,   Irano,   Turkio
PA0806 Emin-vala stepo   Ĉinio,   Kazaĥio
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj   Ferooj (  Danio)
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj   Kirgizio,   Taĝikio,   Uzbekio
PA0809 Kazaĥa arbarstepo   Kazaĥio,   Rusio
PA0810 Kazaĥa stepo   Kazaĥio,   Rusio
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj   Kazaĥio
PA0812 Mezorienta stepo   Irako,   Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj   Ĉinio,   Mongolio,   Rusio
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo   Moldavio,   Rumanio,   Rusio,   Ukrainio
PA0815 Sajana intermontara stepo   Rusio
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo   Mongolio,   Rusio
PA0817 Sud-siberia arbarstepo   Rusio
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio

Eksteraj ligiloj redakti