Monica Seles (fakte hungare Szeles Mónika, kroate literumita Monika Seleš kaj serbe Моника Селеш) estas tenisistino de hungara deveno, kiu ludis ĝis la jaro 1993 por Jugoslavio kaj poste por Usono. Ŝi naskiĝis la 2-an de decembro 1973 en Novi Sad, do nun estas 50-jara. Ekde la jaro 1989 ĝis 2008 ŝi estis tenisa profesiulo. Interalie ŝi en 1991 kune kun la tenisisto Goran Prpić nome de Jugoslavio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Monica Seles
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1973 (1973-12-02) (50-jaraĝa)
en Novi Sad,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Lingvoj serbahungaraangla
Loĝloko SarasotaOrlandoNovi Sad
Ŝtataneco UsonoSocialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Hungario
Familio
Edz(in)o Tom Golisano
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti