Monocito estas tipo de leŭkocito kiu havas la grandon de 20 μm, kun nukleo fazeolforma. Ĝi kapablas al ameboida moviĝo kaj fagocitado. Ĝi estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras 4-5 tagojn.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.