La Monpaoj (tibete མོན་པ།;ĉine 门巴族, latinliterigite en diversaj lingvoj Monpa, Monba, Menpa, Menba, MoinbaMongba) estas signifa etno de la ŝtato Arunaĉal-Pradeŝo en nordorienta Barato, kie vivas preskaŭ du trionoj de la etnanoj. Plia preskaŭ-triono vivas en Tibeto, okupata de Ĉinio, kaj la monpaoj konsideratas unu el la 56 oficiale agnoskataj etnaj grupoj en Popola Respubliko de Ĉinio. Pliaj 5 000 vivas en Butano.

etno
Suma populacio
78 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Arunaĉal-Pradeŝo, Barato 50 000
Aŭtonoma Regiono Tibeto, Ĉinio 25 000
Butano 3 000
Lingvo(j)
monpaa lingvo, tibeta lingvo, limbua lingvo
Religio
ĉefe tibeta budhismo
Parencoj

tibetanoj, ŝerdukpenoj, membaoj

vdr

La monpaa lingvo apartenas al la tibeto-birma grupo de lingvoj, sed signife diferencas de la orienta tibeta lingvo. Ĝi skribiĝas per tibetaj karaktroj.

Laŭ lingvaj diferencoj la monpaoj grupigeblas en ses subgrupojn:

  • Taŭang-Monpaoj (angle Tawang Monpa)
  • Dirang-Monpaoj (angle Dirang Monpa)
  • Liŝ-Monpaoj (angle Lish Monpa)
  • But-Monpaoj (angle Bhut Monpa)
  • Kalaktang Monpaoj (angle Kalaktang Monpa)
  • Panĉen-Monpaoj (angle Panchen Monpa)

Religio redakti

La plejmulto de la etnanoj apartenas al la grupo Gelugpa de tibeta budhismo, kiun ili adoptis en la 17-a jarcento pro misiisma influo de la butane edukita budhisma gvidanto Mera Lama. Atestaĵo de tio estas la centra rolo de la monaĥejo Taŭang en la monpaa kulturo kaj kutimaro. Tamen iuj elementoj de la antaŭ-budhisma kredo Bon restis vivaj inter la etnanoj, aparte en la plej sudaj regionoj proksimaj al la ebenaĵoj de Asamo.

La kredo pri migro de la animo kaj pri renaskiĝo estas vaste disvastigata, kaj multaj el la monpaaj knaboj en juna aĝo iĝas anoj de la monaĥejo Taŭang kaj kreskas kiel budhismaj lamaoj.

Kulturo redakti

La monpaoj konatas pro arta lignoĉizado, specifa pentrostilo, farado de tapiŝoj kaj pro arta teksado. El fibroj de la loka sukso-arbo ili de jarcentoj manfabrikas paperon, kaj en la monaĥejo Taŭang frue uziĝis la arto de presado de religiaj tekstoj.

Socie aparte gravaj monpaoj redakti

  • Tsangyang Gyatso, la 6-a Dalai-lamao
  • Geshe Ngawang Tashi Bapu, konata kiel Lama Tashi, kandidato por la kategorio tradicia monda muziko de la premio Grammy en 2006
  • Dorjee Khandu, ĉefministro de Arunaĉal-Pradeŝo

Eksteraj ligiloj redakti