Monstroj (filmo)

usona filmo publikigita en 1932

Monstroj (angle Freaks) estas horor-filmo de 1932 pri aktoroj en cirkaj kromspektakloj, reĝisorita kaj produktorita de Tod Browning.

Monstroj
filmo
Originala titolo Freaks
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 1932
Ĝenro horora filmo, flashback film, suspensa filmo, filma dramo
Kameraado Merritt B. Gerstad
Reĝisoro(j) Tod Browning
Produktisto(j) Tod Browning • Harry Rapf • Dwain Esper • Irving Thalberg
Scenaro Tod Robbins • Al Boasberg • Willis Goldbeck • Edgar Allan Woolf • Charles MacArthur • Leon Gordon
Rolantoj Wallace Ford • Leila Hyams • Olga Baclanova • Roscoe Ates • Harry Earles • Rose Dione • Daisy and Violet Hilton • Prince Randian • Schlitzie • Josephine Joseph • Johnny Eck • Henry Victor • Daisy Earles • Frances O'Connor • Angelo Rossitto • Albert Conti • Edward Brophy • Mathilde Comont • Michael Visaroff • Koo-Koo the Bird Girl • Peter Robinson • Daisy Hilton • Violet Hilton • Louise Beavers • Sidney Bracey • The Doll Family
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr

La filmo baziĝis sur rakonto (angle titolita Spurs) de Tod Robbins. La reĝisoro Tod Browning alprenis la esceptan decidon aktorigi realajn homojn kun misformaĵoj kiel la filmtitolajn "monstrojn", anstataŭ uzi kostumojn kaj ŝminkadon, kio okazisgis longdaŭran polemikon pro supozite maldeca utiligado de kripligitaj homoj. En antaŭa periodo de sia vivo, Browning membris en vojaĝanta cirko, tiel ke granda parto de la filmo venis de liaj personaj spertoj. Li intencis prezenti la klasikan moralon, laŭ kiu ekstera beleco ne nepre egalas al interna beleco.