La monta gorilo (latine gorilla beringei beringei) estas subspecio de la specio orienta gorilo el la primata familio de la homedoj (hominidae). El ĉiuj variaĵoj de goriloj ĝi estas la plej konsekvence sur la grundo kaj ne en arboj vivanta. Montaj goriloj nutriĝas de plantaj folioj. Ili nature vivas en du etaj teritorioj de orienta Afriko, en la regiono de la Virunga Montaro kaj de la Nacia Parko Buindi-Ĝanĝalo. Iuj biologoj tamen elstarigas, ke la goriloj el la Buindi-ĝanĝalo estu subspecio diferenciginda de la monta gorilo kaj nominda Buindi-goriloj. Entute laŭ la stato de 2009 ekzistas proksimume 700 sovaĝe vivantaj montaj goriloj (duono de ili en la Buindi-ĝanĝalo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta gorilo
monta gorilo
monta gorilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Subfamilio: Homenoj Homininae
Tribo: Gorillini
Genro: Gorilo Gorilla
Specio: Orienta gorilo Gorilla beringei
Subspecio: Monta gorilo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
moviĝantaj montaj goriloj

Karakterizaĵoj redakti

Montaj goriloj havas la muskulozan, larĝan korpostrukturon tipan por ĉiuj goriloj. Ili starante atingas alton de ĝis 1,75 metroj. La viraj bestoj atingas pezon de ĝis 200 kilogramoj, la inaj bestoj kompare malpli larĝas kaj atingas ne pli ol 100 kilogramojn. La felo de la bestoj estas nigra; la karakteriza grizigo de la haroj de maljunaj viroj kiel ĉe ĉiuj orientaj goriloj limiĝas al la dorso. Tipaj estas la longa vizaĝo kaj la kompare larĝa brusto. Kompare al aliaj orientaj goriloj ili havas pli mallongajn brakojn kaj aparte longan, silkecan felan hararon. Kroma karakterizaĵo de la montaj goriloj estas, ke la polekso estas malpli oponita al la aliaj fingroj, kaj per kolagena histo estas pli ligita al la aliaj fingroj, tiel ke la piedoj de la montaj goriloj relative similas al tiu de homoj.

Konservado redakti

Tiu specio dum lastaj jardekoj de la 20-a jarcento suferis drastajn damaĝojn pro ŝtelĉasado, senarbarigo kaj internaj militoj. Lastatempe iomete ĝi rekuperiĝas; Baker Batte Lule en artikolo de Unesko Kuriero komentas la pliigon de la specio pere de ekonomia kresko el turismo; tial la lokanoj rigardas la specion ne kiel timiga specio, sed kiel amika enspezofonto.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Albert-riftaj montarbaroj
Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj

Notoj redakti

  1. Baker Batte Lule, "Afriko: Revenas montaj goriloj", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 20-22.

Eksteraj ligiloj redakti