Montay estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 339 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.

Montay
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Cambrai
Kantono Le Cateau-Cambrésis
INSEE kodo 59412 [+]
Poŝtkodo 59360
Kodo laŭ INSEE 59412
Politiko
Urbestro S-ro Pierre Leblon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 339 (2 007)
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 3°32′29″N 50°07′11″O  /  3.54139°N, 50.11972°O / 3.54139; 50.11972 (Montay) (mapo) Koordinatoj: 3°32′29″N 50°07′11″O  /  3.54139°N, 50.11972°O / 3.54139; 50.11972 (Montay) (mapo)
Alto 77 m - 146 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,51 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Montay en Francio
50° 07′ 11″ Nordo 3° 32′ 29″ Oriento / 50.1197222222 °N, 3.54138888889 °O / 50.1197222222; 3.54138888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montay [+]
vdr
Blazono de Montay.
Blazono de Montay.

Geografio redakti

Montay situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.

Montay etendiĝas sur 5,51 km².

Historio redakti

La vilaĝo spertis du tre malfacilajn batalojn dum la Unua mondmilito, unue en aŭgusto 1914 kaj due en novembro 1918. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Pierre Leblon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Vidindaĵoj redakti

La preĝejo, dediĉita al Johano la Baptisto, entenas kesteton kun relikvoj de la sanktulo. Videblas tombŝtono, kiu devenas de sarkofago de la 8-a jarcento.

Administrado redakti

Montay apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti