Mont'e Prama

(Alidirektita el Monte Prama)

En 1974 plugis kamparano sur Mont'e Prama sur Sinis-duoninsulo en Provinco Oristano de Sardio kaj trovis kapon de statuo. La instancoj en Cabras informis arkeologojn Giovanni Lilliu kaj Enrico Atzeni, kiuj komencis arkeologiajn fosadojn.

Sub maldika humo, oni trovis ĉ. 30 nedifektitajn nuragaj kaŭrajn tombojn, kiujn ĉiuj kovris sabloŝtona plato dika ĉ. 15 cm kaj grandan unu kvadratan metron. En kurbiĝanta linio, tiu plata vojo formis longon de ĉ. 40 m, kiu flanke estis parte rande metita per ortostatoj. Sub la platoj kuŝis la restaĵoj de la mortintoj, sen akompana tombejaĵo, en kavo profunda de 70-80 cm, plej ofte kun rigardo al oriento, la kapon kovris okaze eta ŝtonplato.

En defalaĵejo, oni trovis 2000 erojn de 30 arkaikaj statuoj el sabloŝtono, kiuj estis iam altaj de 2,0 ĝis 2,6 m. Krom la intence detruitaj statuoj, oni malkovris detruitajn ŝtonkultaĵojn, bronzojn kaj nuragajn modelojn same larĝan platon de ceramikaĵoj, kiuj etendiĝas de la nuraga epoko ĝis la romia epoko.

Statuo de Mont'e Prama

Inter la statuoj plimultas la prezentoj de arkpafistoj kaj militistoj, kiuj tre similas al la bronzaj figuroj de la nuraga kulturo (Abini, Serri, Teti) el la 8-6-a jarcento a.K.. Unu havas la habiton de la Luzitana militista statuo. Multaj havas frizuron simila al tiuj de keltoj kaj orientajn vestaĵojn (larĝa zono kaj mallonga kilto). La kaskoj de figuroj havas kornojn, ilia ŝildo estas ellaborita. Ili havas profunde situantajn okulojn el ekzakte koncentrajn rondojn, grandajn nazojn, sed ilia buŝo estas nur streketo. Kio igas ilin unuka por tiu periodo kaj la insulo, estas ilia enorma grando.

Ekde ilia elfosado, ili estis stokitaj preskaŭ neatentite en humida kaj malhela kelo de la Muzelo de Cagliari. Oni elkeligis (el-kel-igis) ilin nur en 2003 je publika premo por restaŭrado.

La aĝo de la statuoj, tomboj ne estas precize difinebla, tio varias de 800-700 a.K. ĝis 1200 a.K. La pli malnovan aĝon oni bazigas per komparo de la bronzoj de la Abini-grupo. Kelkaj esploristoj datas la bronzojn nuntempe antaŭ la geometrian epokon. La plej malnova sarda bronza artaĵo estiĝis verŝajne en ĉ. 1200 a.K..

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti